FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81  
82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
la sxranko de la Sorcxistino por plenigi sian korbon per mangxajxoj por la longa marsxado, kaj tie sxi vidis la Oran Cxapon. Sxi metis gxin sur sian propran kapon kaj trovis ke gxi estas precize gxustegranda por sxi. Sxi nenion sciis pri la sorcxo de la Ora Cxapo, sed sxi vidis ke gxi estas bela, do sxi decidis surporti gxin kaj porti sian sunkufon en la korbo. Tiam, preparite por la marsxado, ili ekmarsxis cele la Smeraldan Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si. Cxapitro XIV. La Flugantaj Simioj Memoru ke ne ekzistis vojo--ecx ne vojeto--inter la kastelo de la Fia Sorcxistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marsxantoj iris sercxi la Sorcxistinon sxi vidis ilin veni, do sxi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al sxi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la levigxanta suno, kaj ili komencis gxuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidento kaj tial ili perdigxis en la grandaj kampoj. Ili plu marsxadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kusxigxis inter la dolcxodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis gxis la mateno--escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaux nubo, sed ili komencis marsxadi, kvazaux certaj laux kiu direkto ili iras. "Se ni suficxe marsxos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas." Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraux vidis antaux si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi. "Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos gxin suficxatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon." "Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Sxajnas al mi ke mi apenaux povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marsxas tre longe." "Komprenu," diris la Malkuragxa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuragxas eterne marsxadi kaj neniam atingi iun ajn lokon." Kaj Doroteo perdis esperon. Sxi sidigxis sur la herbaro kaj rigardis sxiajn akompanantojn, kaj ili sidigxis kaj rigardis sxin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por cxasi papilion kiu preterflugis lian kapon; do li elpusxis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Dorot
PREV.   NEXT  
|<   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81  
82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:

rigardis

 

atingi

 

komencis

 
kampoj
 

Smeraldan

 
grandaj
 

sidigxis

 

flavaj

 

Doroteo

 

marsxado


Lignohakisto

 

Birdotimigilo

 

marsxadi

 

trovis

 

perdis

 
neniam
 

Sorcxistino

 

certas

 
antaux
 

ankoraux


flavajn

 

kampojn

 

sekvan

 

matenon

 

malantaux

 

escepte

 

mateno

 
profunde
 

dormis

 

kvazaux


certaj
 

suficxe

 
marsxos
 

atingos

 

mangxajxoj

 

plendi

 
direkto
 

korbon

 

ricevos

 

sxiajn


sxranko

 

akompanantojn

 

herbaro

 

esperon

 
kuragxas
 

eterne

 

unuafoje

 
elpusxis
 

langon

 

anhelegis