FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj cxi tie en nia propra lando." "Mi neniel volus malfelicxigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros adiaux." "Adiaux" respondis la princino. Ili zorgoplene marsxis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marsxantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron. GXi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili cxiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed gxuste kiam li saltis li renversis porcelanan pregxejon per sia vosto kaj plene disfrakasis gxin. "Domagxe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonsxance ni ne pli damagxis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de pregxejo. Ili estas tiom rompeblaj!" "Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas cxar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo." Cxapitro XXI. La Leono farigxas la Regxo de la Bestoj. Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marsxantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marcxoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marsxi longe sen fali en kotoplenajn truojn, cxar la herbaro estis densega kaj kasxis ilin. Tamen, zorgante pri sia marsxado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed cxi tie la lando sxajnis ecx pli sovagxa, kaj post longa enuiga marsxado tra la herbajxaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol cxiuj kiujn ili gxis tiam vidis. "Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, cxirkauxrigardante gxojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon." "Iom deprima," diris la Birdotimigilo. "Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte logxus cxi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la ricxecon kaj verdecon de la musko krocxigxinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovagxa besto povus deziri pli placxan hejmon." "Eble nun estas sovagxaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo. "Versxajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas cxirkauxmarsxanta." Ili marsxis tra la arbaro gxis farigxis tro mallume por plia marsxado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kusxigxis por dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime. Post la matenigxo
PREV.   NEXT  
|<   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:

Doroteo

 

Birdotimigilo

 

respondis

 
marsxado
 

arbaro

 

marsxantoj

 

porcelanan

 

sovagxa

 
saltis
 

sukcesis


malnovaj

 
marsxis
 

porcelana

 
truojn
 

kotoplenajn

 

herbaro

 

kasxis

 
densega
 

gxojoplene

 

malfacile


cxirkauxrigardante

 
marsxi
 

belega

 

deklaris

 

zorgante

 

eniris

 
atingi
 

matenigxo

 
solidan
 

herbajxaro


neniam

 

arbaron

 

sxajnis

 

grandaj

 
sekure
 
enuiga
 
Rimarku
 

sovagxaj

 

bestoj

 

Versxajne


Hakisto

 

deziri

 
placxan
 

hejmon

 

kvankam

 

mallume

 
farigxis
 

kusxigxis

 

neniun

 

cxirkauxmarsxanta