FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79  
80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
is ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do sxi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili cxiuj komencis sercxi. Ili marsxis dum tiu tago kaj parto de la sekva gxis ili atingis la rokan ebenajxon kie kusxis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia hakilo kusxis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita. La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis sobra kaj bedauxroplena. Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Cxu estas stanistoj inter via popolo?" "Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al sxi. "Do venigu ilin al mi," sxi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante cxiujn siajn ilojn en korbo, sxi demandis, "Cxu vi povos rektigi tiujn misbatajxojn en la Stana Lignohakisto, kaj regxustigi la formon, kaj reluti lin kie li rompigxis?" La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj cxambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, gxis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antauxe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj cxar la Hakisto ne estis vanta, tute ne gxenis lin la flikoj. Kiam, fine, li marsxis en la cxambron de Doroteo kaj dankis sxin cxar sxi savis lin, li tiom gxojis ke li ploris pro gxojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene visxu cxiun larmon de lia vizagxo per sia antauxvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe sxiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro la gxojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forvisxi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li visxis siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke gxi tute malsekigxis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni gxin en la sunlumo gxis gxi sekigxis. "Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri cxio okazinta, "mi estus vere felicxa." "Ni devas provi trovi lin," diris la knabino. Do sxi vokis la Palpbrumojn por ke i
PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79  
80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:

Doroteo

 
stanistoj
 

Lignohakisto

 

Palpbrumoj

 

necesis

 

larmojn

 

artikoj

 

malnovan

 

laboris

 

formon


aspektis

 

atingis

 

marsxis

 

kusxis

 

komencis

 

Hakisto

 

flikojn

 

Palpbrumojn

 

sunlumo

 

cxambron


flikoj

 

plurajn

 

sekigxis

 

gxenis

 

dankis

 

regajnis

 

korpon

 

polurante

 

batante

 

krurojn


Birdotimigilon

 

rakonton

 
okazinta
 
antauxe
 

denove

 

funkciis

 

surmeti

 

ploris

 

lutante

 

larmoj


propraj

 

rapide

 

felicxa

 

Rilate

 

forvisxi

 

rerenkonti

 

amikon

 

Samtempe

 

zorgoplene

 
malsekigxis