FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
gardisto. "Neniam iu deziras iri tien." "Kiel, do, ni trovos sxin?" demandis la knabino. "Estos facile," respondis la viro, "cxar kiam sxi sciigxos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj sxi trovos vin, kaj sklavigos vin cxiujn." "Eble ne," diris la Birdotimigilo, "cxar ni intencas detrui sxin." "Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis sxin, gxis nun, do kompreneble mi supozis ke sxi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; cxar sxi estas fia kaj feroca, kaj eble sxi ne permesos ke vi detruu sxin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos sxin." Ili dankis lin kaj adiauxis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marsxante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun sxi surmetis en la palaco, sed nun mirigis sxin vidi ke gxi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando cxirkaux la kolo de Toto ankaux perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo. La Smeralda Urbo baldaux estis longe malantaux ili. Dum ili antauxeniris la tero farigxis iom post iom malglata kaj montetoplena, cxar ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata. Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizagxojn, cxar ne cxeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaux noktigxo Doroteo kaj Toto kaj la Leono lacigxis, kaj kusxigxis sur la herbaro kaj endormigxis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis. Nu, la Fia Sorcxistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi cxien. Do, dum sxi sidis cxe la pordo de sia kastelo, sxi cxirkauxrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, cxirkauxatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorcxistino koleris ke ili estas en sxia regno; do sxi blovis per argxenta fajfilo kiu pendis de cxeno cxirkaux sxia kolo. Tuj kuris al sxi el cxiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj uloj," diris la Sorcxistino, "kaj dissxiru ilin." "Cxu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro. "Ne," sxi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili tauxgas por laborado, do vi rajtas sxire dispecetigi ilin lauxvole." "Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto est
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:
Birdotimigilo
 

sklavigos

 
Doroteo
 

Sorcxistino

 
trovos
 
herbaro
 
blanka
 

Okcidenten

 

cxirkaux

 

knabino


Okcidento

 

respondis

 

demandis

 

Hakisto

 

Doroteon

 

dormantan

 

ombrumi

 

cxirkauxrigardis

 

kastelo

 

cxirkauxatan


okulon

 

gardadis

 

noktigxo

 

kusxigxis

 
lacigxis
 
endormigxis
 

antaux

 

vidkapabla

 

teleskopo

 

tauxgas


laborado

 
rajtas
 
Vulpestro
 

dissxiru

 

dispecetigi

 

sekvate

 

rapide

 

Bonfortune

 

forkuris

 
lauxvole

dentojn
 
akrajn
 

argxenta

 

fajfilo

 
pendis
 

blovis

 

amikoj

 

koleris

 

longajn

 
vulpoj