FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  
um li staris silente rigardante la Globon de Fajro gxi farigxis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la cxambro. Li gxoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorcxisto. "Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malgxoje. "Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elsercxi la Fian Sorcxistinon, kaj detrui sxin." "Sed eble ni ne povos," diris la knabino. "Tiukaze mi neniam ricevos kuragxon," deklaris la Leono. "Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto. "Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris Doroteo, komencante plori. "Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos gxin." Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, ecx se tio helpus revidi Onklinon Emon." "Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuragxa kaj ne povus mortigi la Sorcxistinon," diris la Leono. "Ankaux mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda helpo por vi, cxar mi estas tro stulta." "Mi estas tro senkora por damagxi ecx Sorcxistinon," komentis la Stana Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin." Tial ili decidis komenci sian marsxon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda sxtono kaj gxuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin fresxan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per placxaj mangxajxoj, kaj ligis sonorileton cxirkaux la kolon de Toto per verda rubando. Ili enlitigxis tre frue kaj profunde dormis gxis la taglumigxo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu logxis en la malantauxa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon. Cxapitro XII. Sercxante la Fian Sorcxistinon. Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo kondukis ilin gxis ili atingis la cxambron kie logxas la Pordogardisto. Tiu oficisto malsxlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj. "Kiu vojo iras al la Fia Sorcxistino de la Okcidento?" demandis Doroteo. "Neniu vojo," respondis la Pordo
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   >>  



Top keywords:

Doroteo

 

neniam

 

Sorcxistinon

 
Birdotimigilo
 

knabino

 
ricevos
 

Lignohakisto

 

Onklinon

 
deklaris
 
verdan

okulojn

 

akompanos

 
mortigi
 
respondis
 
demandis
 

cxambron

 

atingis

 

kondukis

 

iliajn

 
logxas

plenigis

 
korbon
 

placxaj

 

mangxajxoj

 

soldato

 

amikoj

 
afabla
 
Okcidento
 

sxtono

 

gxuste


oleigis

 

hakilon

 

Hakisto

 

malsxlosis

 

akrigis

 

artikojn

 

metigis

 
farbon
 

pajlon

 

Sorcxistino


fresxan
 

Pordogardisto

 
okulvitrojn
 
sekvamatene
 
afable
 

malfermis

 

Sercxante

 
kokerikado
 
logxis
 

grandan