FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   >>   >|  
ad? LUNDESTAD Vi cxirkauxiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi sxatus iomete interparoli kun vi. STENSG[*A]RD Plezure. LUNDESTAD Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus auxdinta, ke mi estus dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi. STENSG[*A]RD Pri mi? Kion vi estus dirinta? LUNDESTAD Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed trovigxas multaj sencelaj uloj, kiuj nur cxirkauxiras kunkudrante homojn. STENSG[*A]RD Jes, entute, -- ni du estas bedauxrinde venintaj en iom malekvilibran pozicion unu al la alia. LUNDESTAD Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensg[*a]rd. Estas la rilato de la malnova al la nova; cxiam okazas tiel. STENSG[*A]RD Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna. LUNDESTAD Ho jes, ho jes, nun mi farigxis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de post 1839. Nun sxajnas al mi ke estas tempo por anstatauxigxo. STENSG[*A]RD Anstatauxigxo? LUNDESTAD La tempoj sxangxigxas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti ilin antauxen novaj fortoj estas bezonataj. STENSG[*A]RD Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- cxu vi do volas cedi por Monsen? LUNDESTAD Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi. STENSG[*A]RD Sed tiuokaze mi ne komprenas --? LUNDESTAD Imagu se mi cedus por Monsen; cxu vi pensas ke li havus sxancon por esti elektata? STENSG[*A]RD Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos jam postmorgaux, kaj la publika opinio lauxscie ankoraux ne estas suficxe prilaborata; sed -- LUNDESTAD Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la cxambelano ne volas vocxdoni por li. Jes, "mia partio", tio ja estas ia parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon cxi tie. Ili ne volas rekoni Monsen. Monsen estas novlogxanto; estas neniu, kiu ion vere scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe cxirkaux si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni povas diri. STENSG[*A]RD Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas sxanco -- LUNDESTAD Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro Stensg[*a]rd. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li estus doninta al vi samtempe. STENSG[*A]RD Kio tio estus? LUNDESTAD Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne estas ambicia? STENSG[*A]RD Ambicia? Mi? LUNDESTAD
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   >>   >|  



Top keywords:

LUNDESTAD

 

STENSG

 

Monsen

 

sinjoro

 
pensas
 

forhaki

 

partio

 

entute

 

Stensg

 

maljuna


Lundestad
 

cxirkauxiras

 
dirinta
 
okazos
 

opinio

 

kampoj

 
postmorgaux
 

lauxscie

 
malnovaj
 
publika

cxambelano

 

ankoraux

 

suficxe

 

prilaborata

 
elektuloj
 
sukcesus
 

vocxdoni

 

bienuloj

 

kredas

 

parolmaniero


malfacile

 
hejmon
 

elekto

 

parencaroj

 

ekipis

 
abunde
 

Sinjoro

 

aprecindaj

 
talentoj
 

doninta


ambicia

 

Ambicia

 

neniam

 
samtempe
 

sxanco

 

opinias

 

novlogxanto

 

rekoni

 

aferoj

 

elektata