FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
CXAMBELANO Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en tempo kia cxi tia; sed tamen -- MONSEN Sinjoro cxambelano, cxu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas pri mi? LA CXAMBELANO Ho, por kio tio utilus? MONSEN Povus utili por gxustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris por vi. LA CXAMBELANO Cxu ne? Do mi tamen menciu al vi okazajxon, kiam vi kontrauxstaris min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantagxo de miaj subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la homoj iras al vi kun sia sxparmono -- MONSEN Kompreneble, sinjoro cxambelano; cxar mi donas pli altan interezon je deponajxo. LA CXAMBELANO Jes, sed vi ankaux prenas pli altan pruntedonan interezon. MONSEN Sed mi ne faras tiom da malfacilajxoj pri kauxcio kaj tiajxoj. LA CXAMBELANO Bedauxrinde; tial oni ankaux vidas, ke farigxas komercoj je dek-dekdu mil spesoj, sen ke nek acxetanto nek vendanto posedas du danajn sxilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome io, kio estas pli proksima ankoraux. Cxu vi kredas, ke estis laux mia bona volo, ke mia filo kapjxetis sin en tiujn senbridajn entreprenojn? MONSEN Sed por tio mi do ne kulpas! LA CXAMBELANO Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne restis en via komenca okupo? MONSEN Trunkflosisto, kiel mia patro? LA CXAMBELANO Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj estis estimata en sia profesio. MONSEN Jes, gxis li estis sin laborinta sensana kaj fine tirigxis en la akvofalon kun la trunkfloso. Cxu vi konas ion pri la vivo en tiu profesio, sinjoro cxambelano? Cxu vi unu solan fojon provis, kion tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj malsupren laux la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla cxambro kaj rikoltas la fruktojn? Cxu vi povas mallauxdi tian homon, ke li volas laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol mia patro; eble ankaux havis pli bonajn talentojn -- LA CXAMBELANO Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis per vendado de brando. Poste vi acxetis nesekurajn sxuldatestojn; enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn estas vi ruinigintaj por antauxenigxi! MONSEN Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo. LA CXAMBELANO Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj f
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:
CXAMBELANO
 

MONSEN

 

sinjoro

 
ankaux
 
cxambelano
 

komencis

 
supren
 

profesio

 
malsupren
 

interezon


malestimas

 

riverejoj

 

arbaroj

 

provis

 

elteni

 

penegas

 
estimata
 

nutris

 

Trunkflosisto

 

restis


komenca

 
honeste
 

akvofalon

 

trunkfloso

 

tirigxis

 
laborinta
 

sensana

 

ricevinta

 

senindulge

 

enkasigis


sxuldatestojn

 

brando

 

acxetis

 

nesekurajn

 

multajn

 
ruinigintaj
 
estimindaj
 

maniero

 

aliulo

 

antauxenigxi


komerca

 

vendado

 

laborigi

 
mallauxdi
 

agrabla

 
cxambro
 

rikoltas

 

fruktojn

 

aliajn

 

metodoj