formo --
LA CXAMBELANO
Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia
nomo sur fremdaj paperoj.
MONSEN
Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro cxambelano!
LA CXAMBELANO
Efektive; kiel mi diras al vi.
MONSEN
Ne; efektive. Tion mi mem vidis.
LA CXAMBELANO
Kion vi vidis?
MONSEN
La nomon de la cxambelano, almenaux sur kambio.
LA CXAMBELANO
Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.
MONSEN
Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!
LA CXAMBELANO
Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto,
neniam!
MONSEN
Do gxi estas falsa.
LA CXAMBELANO
Falsa?
MONSEN
Jes, falsa; kopiita; -- cxar mi _estas_ gxin vidinta.
LA CXAMBELANO
Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Cxe kiu?
MONSEN
Tion mi ne diras.
LA CXAMBELANO
Ha-ha; tion ni tamen malkasxigos!
MONSEN
Auxskultu min --!
LA CXAMBELANO
Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la
fiajxojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metigxas range inter la
aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!
MONSEN
Sinjoro cxambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj --
LA CXAMBELANO
Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --!
Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado,
kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventajxo kiun vi sercxas?
Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras mangxadon
kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio
okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn cxasi laux la
vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona
estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino
frenezigxis pro viaj dibocxoj kaj via kruda traktado.
[4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7).
MONSEN
Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!
LA CXAMBELANO
Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraux mi? Mi?
Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi
scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.
MONSEN
Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren --
LA CXAMBELANO
Tiun vojon!
MONSEN
Mi konas la vojon, sinjoro cxambelano! (elen en la fono)
LA CXAMBELANO
(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu!
RINGDAL
Sinjoro cxambelano?
LA CXAMBELANO
(vokas enen en la sidcxambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --!
|