aniel de Foe, kaj bezonis nur 40-pagxan
taglibron por efektivigi tiun mirindajxon.
Lia verko pro tio kaj antaux multaj aliaj verkoj indas aperi en
internacia vestajxo.
Mi prenis sur min la taskon liveri gxin kaj esperas, ke gxi povu
placxi al la legantaro de Esperantaj verkoj.
_La tradukinto._
F[/o]ulum[1], la 1-an de Januaro 1708.
Dio donu al ni cxiuj gxojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron
S[/o]ren! Li estingis la lumon hodiaux vespere, kaj patrino diras, ke
li ne vivos gxis la venonta novjaro.
La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro S[/o]ren deprenis sian
cxapon post la mangxado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus
gratias!_" Li fingre montris min anstataux Jens'on. Estis la unua
fojo, ke mi legis mian latinan pregxon: pasis hodiaux unu jaro, ke
Jens legis gxin; sed mi largxe malfermis la okulojn, cxar tiam mi
komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de
Cornelius.
Tio antauxdiras al mi, ke mi farigxos predikisto en F[/o]ulum, ho
kiel multe miaj gepatroj gxojus, se ili gxisvivus tian tagon! Kaj se
Jens, la filo de la predikisto, povus estigxi episkopo en Viborg --
kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en cxio;
lia volo farigxu! _Amen in nomine Jesu!_
[Piednoto 1: En tiu cxi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la
_dana_ teksto. Elparolu [/o] kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.]
F[/o]ulum, la 3-an de Septembro 1708.
Hieraux mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne
povas plu fari min klera en latinajxo. Hejme mi estas pli diligenta
ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la cxasisto sur la kamparo.
Tiamaniere li ne povos estigxi episkopo. La kompatinda sinjoro
S[:o]ren! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam
kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar
diaboli!_"
En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro S[:o]ren donis al mi
la grekan testamenton. "Cxu tio ne estas stranga skribajxacxo? Tio
estas ankoraux kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi
kaj pincxis mian orelon, kion li cxiam faras, kiam li estas gxoja.
Sed ha! Kiajn largxajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas
legi rapide en mia testamento.
F[/o]ulum, die St. Martini 1708.
Finigxos malbone je Jens -- sinjoro S[/o]ren tiel koleris pri li,
ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu
fojon mi auxdis, ke li diris kvazaux al si mem: "_Vellem hunc esse
f
|