Project Gutenberg's Taglibro de Vilagx-pedelo, by Steen Steensen Blicher
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Taglibro de Vilagx-pedelo
Author: Steen Steensen Blicher
Translator: H. J. Bulthuis
Release Date: October 5, 2007 [EBook #22901]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO ***
Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
Noto de tekstpreparanto:
En cxi tiu askia teksto, oni uzas la x-metodon por la cxapelitaj
literoj. Ankaux, oni uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj
signoj kiu mankas en la askia signaro.
[:a] a kun tremao
['a] a kun dekstra korno
[^e] e kun cxapelo
['e] e kun dekstra korno
[/o] o kun trastreko
[:o] o kun tremao
Taglibro
de Vilagx-pedelo
de
St. St. Blicher.
Tradukis
H. J. Bulthuis, L. K.
Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.
[Bildo: Butin & Jung Emblemo]
1922
Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.
En tiu cxi traduko mi skribis preskaux cxie la nomojn kiel en
la dana teksto. Ekzemple:
F[/o]ulum aux F[:o]ulum
S[/o]ren aux S[:o]ren
Cornelius aux Kornelius
Thiele aux Tile
Sams[/o] aux Sams[:o] ktp.
Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis
Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la
_latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la
dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaux
ne donis ilin en cxi tiu traduko. La traduko ne estas lauxvorta,
sed iom libera kaj tute laux la reguloj de la Fundamento.
_La tradukinto._
Enkondukaj vortoj.
Milton, la fama angla poeto, kies nomon cxiu konas, bezonis preskaux
kvarcent pagxojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de
Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus
fari, kopiante la unuan cxapitron de Genezo (_Voltaire_).
Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaux neniu ekster
Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda
morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la
cxie legata cxefverko de D
|