iun li purigis -- sekve ni cxasos.
Thiele, la 13-an de Februaro 1710.
Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaux peza sxtono kusxus sur mia
brusto. Mi preskaux ne mangxas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan
nokton mi havis strangan songxon: mi imagis, ke mi staras sur la
posta parto de l' glitveturilo de frauxlino Sofia; sed subite mi
sidis en la glitveturilo kaj sxi sur miaj genuoj. Mi tenis mian
dekstran brakon cxirkaux sxia talio, kaj sxi tenis la maldekstran
cxirkaux mia kolo. Sxi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo
mi vekigxis. Ve! Mi tiel volonte dauxrigus tiun songxon! -- Tio estas
stranga libro, kiun sxi pruntedonis al mi; mi amuzas min per gxi
cxiuvespere -- kiu do povus estigxi tiel felicxa kiel tiu tartara
princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi
sxatas gxin; mi preskaux forgesas mian latinajxon pro tio.
Thiele, la 23-an de Marto 1710.
Hieraux, kiam ni revenis de la skolopcxasado, la sinjoro diris al mi:
"Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi
respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi cxetable; ni ja ne povos
malfermi la busxon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "cxu via sinjora mosxto
do ne volas min eksigi?"
"_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de
chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojagxos Parizon, vi lin akompanos
-- kion vi opinias pri tio?"
Mi estis tiel kortusxata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis
lian manon. Kvankam mi nun tre gxojas, sxajnas tamen al mi, ke mi
nevolonte volas forlasi cxi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia
sano depost tiu tempo estigxis pli malbona.
Thiele, la 1-an de Majo 1710.
Ho ve, mi malfelicxulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi
gxin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne
eraras, gxi nomigxas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamigxis,
estas sendube frauxlino Sofia.
Ho, mi kompatinda malsagxulo! Kiel tio finigxos? Mi devas ekzameni
liajn _remedia amoris_!
-- Jxus mi sxin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens;
tio tratrancxis mian koron. Sxajnas al mi, ke mi devus dispafi lian
kranion, sed jen sxi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis,
kvazaux mi estus cxasanta kaj kvazaux cxasotajxo venis sub la
trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun
peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaux kunekreskintaj kun
la cxasotajxo -- _ah, malheureux que je suis!_
Thie
|