i estu mil mejlojn for de tie cxi!
Thiele, la 14-an de Novembro 1711.
Fine alvenis lia ekscelenca mosxto kun la plej granda pompo kaj
beleco; du kurieroj kun altaj argxent-ornamitaj cxapeloj venas
kuretante en la korton, centon da pasxoj antaux li. Ili starigxas kun
siaj longaj multkoloraj bastonoj cxe ambaux flankoj de la granda
pordo. La sinjorino sin movas kaj sin sxovas de unu pordo al alia,
neniam antauxe mi sxin vidis tiel facilmova. Frauxlino Sofia staris
en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Sxi
tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.
Fine li venis mem kun ses fieraj cxevaloj antaux sia veturilo, li
estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen sxajnis
al mi, ke io malplacxa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolcxe
kaj palpebrumis, kvazaux li rigardis al la suno. Li sin klinis antaux
cxiu el la gesinjoroj, sed sxajnis, kvazaux li sin klinis nur por
restarigxi pli alte. Venante cxe frauxlino Sofia, la sango supreniris
en lian palan vizagxon, kaj li flustris longan francan komplimenton.
Cxetable li preskaux ne deturnis la okulojn de sxi, ecx kiam li
parolis kun la aliaj. Dume sxi lin sxtelrigardis, sed mi bruligis
mian manon je la telero tiel, ke gxi estas hodiaux kovrita je
veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!
Thiele, la 20-an de Novembro 1711.
Estas sendube: el tio farigxos geedzigxo. Oni bezonas nur atenti la
sinjorinon. Kiam sxi rigardis la frauxlinon, sxi posten jxetis la
kapon kvazaux anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn
kaj fermas ilin, kvazaux sxi estus ekdormonta, kaj tiam sxi diras:
"_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime,
c'est trop clair!_"[9]
Ho ve, jes, tio estas suficxe klara; kaj sxi reciproke lin amas,
ankaux tio estas klara. Sxi estigxu felicxa.
[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Cxu ne vere? Li vin
amas, tio estas tute klara.]
Thiele, la 4-an de Decembro 1711.
Lia ekscelenca mosxto ankoraux ne multe amuzigxis per la cxasado; du
fojojn ni cxasis, sed cxiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas
cxasotajxo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi
estu restinta en Kopenhago!
Thiele, la 8-an de Decembro 1711.
Hodiaux la geedzigxo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj
okazos la edzigxa festo. Kie mi kasxos min tiel longe? Mi gxin ne
eltenos; kiam li metas sian brakon cxirkaux sxia talio, estas,
kvazaux iu t
|