celigxis sur
la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la
homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaux ili
estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj
auxdigxis, tuj cxiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran
vidajxon. Mi vidis gxin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen
veturis tiu nigra mortangxelo kun la longaj veturiloj plenaj je
mortintoj; ili kusxis jxetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De
malantaux la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; sxiaj
okuloj elstaris el la nigre-flava vizagxo, kaj la longaj kapoharoj
balais la straton.
Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li sxancelis en sian dormejon
kaj kusxigxis sur sian mortliton; sed mi gxemis en mia koro: "Ili
estos jxetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin;
sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, cxar li akceptis min,
Sela!"
Thiele, la 29-an de Septembro 1711.
Fine mi rehejmigxis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis
preskaux kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraux la Svedo. Kaj
kiam mi eniris en la cxambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn
nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili cxiuj ploris. Pro plorado mi
preskaux ne povis paroli, kaj antaux ol mi finrakontis tiun teruran
okazintajxon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian cxambron -- Dio
konsolu lin laux sia kompatemo, Amen!
Thiele, la 8-an de Oktobro 1711.
Hodiaux por la unua fojo post mia alveno ni iris cxasadi. Ve! tio ne
estis kiel en pasintaj tagoj, kaj gxi donis nur malgrandan kontentecon.
"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro
Kresten." Kaj tiam li gxemis tiom, ke gxi tratrancxis al mi la koron.
Ni revenis hejmen longe antaux la vespero kaj kun malgrasa leporo.
Thiele, la 2-an de Novembro 1711.
Ekrevivigxas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian
ekscelencan mosxton Guldenl[:o]ve kun sekvantaro. Li intencas resti
kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per cxasado. Hieraux la sinjoro
parolis multe pri tio cxetable.
"Li devenas de regxa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la
sinjorino, rigardante frauxlinon Sofia'n.
Sxi rugxigxis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia
tuta korpo malvarmigxis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu
senigita je mia malsagxa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis
en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute
ne helpas -- ho ke m
|