gxlando! Adiaux, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiaux cxiu
gxojo de mia juna agxo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaux du
jaroj mi trafendis tiujn cxi ondojn; tiam mi havis mian bonan
sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj sxi
-- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj
kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj mangxos mian panon
inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Gxi donos panon aux
morton! La blankfrunta cxevalo kaj mi iros kune, gxi estas mia lasta
amiko en la mondo.
Svedujo, la 13-an de Junio 1716.
Cxi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Gxis nun mia
glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraux malamikoj; sed
ni estis du kontraux dek. Ho ve, mia kompatinda cxevalo! Vi devis
morti -- ho ke mi mortu ankaux!
Stockholm, la 14-an de Junio 1716.
Tio ne povas dauxri pli longe! Ili min trenis de unu fortikajxo al
alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatigxu, sed prefere
mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraux mia propra regxo
kaj estro. Ankoraux pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos
gxin akiri aux trovi la morton!
Nordk[/o]ping, la 3-an de Februaro 1718.
Fine kaj spite al cxio mi estigxis sveda soldato! Kvankam mi kiel
eble plej singarde min kasxis kiel cxasotajxo en arbaro kaj meze de
sxtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone
estas sub la bona cxielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter
kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos
kontraux miaj samlandanoj, sed nur kontraux Grandrusoj -- ili eble
havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur gxi.
Siberujo, la 15-an de Majo 1721.
Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da
mejloj de Danujo mi estas tie cxi en duone sovagxa kaj zorgoplena
lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la negxo gxis
miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan
somer-vestajxon. Ekster mia malnova cxambrofenestro staras la pomujo
plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetajxo, la sturno
sidas sur la pregxejo kaj flutas sian gxojan melodion, kaj la alauxdo
kantas alte en la nuboj. Tie cxi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj
kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finigxos tiu cxi
dezerto? Ve! kie finigxos mia mizera vivo?
Riga, la 2-an de Septembro 1743.
Cxu mi unu fojon gxisvivos la tagon, kiam
|