alis de mia mano, kaj cxiuj miaj membroj ektremis -- tio estis
Jens!
"Kara mia Dio!" mi diris; "cxu vin mi renkontas tie cxi? Kie estas
frauxlino Sofia?"
Li eligis lauxtan blasfemon: "La diablo prenis la frauxlinon kaj ecx
la virinecon; sed cxu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie
sxi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"
Sxi sin turnis duone -- sxi estis surgenue tri pasxojn de mi --,
rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis ecx ne unu
movon sur sxia vizagxo -- tiu vizagxo! tiu iam tiel belega vizagxo!
kiel gxi sxangxigxis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia gxi
aspektis, kvazaux gxi ridetis neniam. Largxborda cxapelo kun longaj
cxifonoj de nigra puntajxo gxin faris ankoraux pli malhela. Malpuraj
vestajxacxoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis cxirkaux
sxia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis
timo, abomeno, kvazaux mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli,
nek formovi min de tiu loko.
Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun sxi ne estas plu tiel
bela kiel en tiu nokto, kiam sxi ensxteligxis en vian liton!"
Mi ektremis.
"Orumajxo eluzigxis," li diris plue, "sed la belan hauxton sxi havas
ankoraux, fiera kaj malica sxi estas ankoraux, kaj la busxon sxi
povas movadi. He! via sinjorina mosxto! Parolu iom kun ni!"
Sxi silentis kaj sxajnigis, ke sxi tion ne auxdis, kvankam li parolis
suficxe lauxte.
"Nun sxi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmigxos, sxia
busxo estos kvazaux movigxanta klaketilo. Cxu vi ne havas ion por mi
pro memoro al nia iama amikeco, Morten?"
Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaux en songxo en nian
gxardenon. Cxe la gxardenpordo staris mia sinjoro.
"Cxu vi konas tiujn homojn?" li demandis.
"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaux multaj
jaroj."
"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Sxi estas malica kaj ekzilita,
kaj li drinkas kiel porko. Ili logxas de antaux kelkaj jaroj en domo
cxe la marbordo! Li fisxkaptas kaj dum la labortagoj sxi laboras en
la gxardeno. Cxu sxi devenas de honesta popolo?"
Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi
rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda
kiel mia malgxojo.
Corselidse, la 14-an de Septembro 1744.
Mi dubas pri tio, cxu mi dauxre restos en tiu cxi loko. Mia logxado
tie cxi tute ne plu placxas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en
sxi
|