mi revidos mian
naskigxlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj
mi cxasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel
longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, gxis kiam
mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj
ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la
danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia
animo, gloru la Sinjoron! Cxio, kio estas en mi, gloru lian sanktan
nomon.
Falster, la 23-an de Oktobro 1743.
Mi estas tute proksime de la morto aux tre malproksime de gxi!
En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimigxis al mia amata
naskigxlando. La ondegoj bategis nian sxipon kaj minacis engluti nin!
Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun
retiri gxin de mi, kvankam malricxa kaj duone nuda mi estas ironta
inter fremduloj.
Corselidse, la 2-an de Novembro 1743.
Mi trovis rifugxejon kontraux la ventego de la mondo; pia kaj nobla
sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi gxis mia
morto.
Corselidse, la 1-an de Majo 1744.
Kiel belega lando estas ja cxi tiu! Cxio en plena florado! Verdaj
arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj cxie! En Siberujo estas ankoraux
vintro. Dio estu glorata pro tia intersxangxo!
Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj
rakonti al li pri milito kaj pri cxiuj landoj, kiujn mi travagadis.
Kaj se li volonte auxskultas, mi volonte rakontas; gxojigas min,
rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfelicxojn.
Corselidse, la 2-an de Julio 1744.
Ho, kompatema Dio! tiu maldolcxa pokalo ne estis ankoraux
malplenigita! Cxu la iama vundo refoje devas esti sxire malfermata!?
Jes, cxar tio placxis al vi! -- Mi sxin revidis -- sxin? ho ne! ne
sxin! falintan angxelon mi vidis, figuron de la mallumo --; ofte mi
deziris esti mortinta, sed nun -- mi malamas la vivon -- mi ne povas
plu skribi -- --
Corselidse, la 8-an de Auxgusto 1744.
Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos
tiun cxi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas
la pekulon.
Tiun malgxojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela
gxardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro,
kies vizagxo sxajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo
kaj malgajega rigardo preskaux min timigis.
"Cxu vi estas ankaux tie cxi?" diris li grimacante. La bastono
def
|