!" li diris, "cxu vi ne vidis skolopojn?"
"Ne, via mosxto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis
eksterdome."
"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!"
"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"
"Ne, Morten!" li diris, "kun mi cxio finigxis. Se mi havus ankoraux
Kresten!"
Jen li retenis du larmojn, kiuj estis enigxontaj liajn kavajn
okulojn.
"Kie estas Vaillant?" li demandis.
"Gxi kusxas cxe la kameno," mi respondis.
"Voku gxin!" li diris.
La hundo venis kaj kusxigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe
frapetis gxin karese kaj rigardis gxin melankolie.
"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam
mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu gxin sub la granda
frakseno ekster la enterigejo, sed pafu gxin bone, kaj ne lasu gxin
diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!"
"Jes, via mosxto!" mi respondis.
"Gxi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon.
"Mian cxascxevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian
blankfruntan cxevalon vi neniam forlasos; se gxi estigxos tiel agxa,
ke gxi ne povos plu mangxi, tiam mortpafu gxin."
"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaux ne povis diri tion pro
plorado.
"Kaj jen," li diris, "kusxas papera saketo sur la tablo, vi gxin
heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj pregxu al Dio
por mia kulpa animo!"
Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj sxanceliris al mia
cxambro -- ho! Dio donu al li felicxan morton! Li estis por mi tiel
bona kaj favora sinjoro!
Thiele, la 3-an de Majo 1713.
Fine ankaux li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. --
Cxi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi
min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi
ekprenis la pafilon, gxi saltis cxirkauxe tiel gxoja, gxi ne sciis,
ke mi kondukas gxin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam
plu dum mia vivo; kiam mi strecxis la cxanon kaj gxi tion auxdis,
svingis la voston kaj cxirkauxrigardis, gxi atendis cxasotajxon kaj
tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por gxi mem; kiam la
pulvo ekbrulis, kaj gxi konvulsie kusxis tere, estis, kvazaux mia
koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro!
Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.
Sursxipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713.
Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiauxas vin, ho mia kara
naski
|