tion sxi
bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino
komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris
ion, pri kio sxi eksciis la veron. Poste sxi tiel longe spionadis,
ke fine sxi sukcesis vidi ilin kune en la lito.
Cxielo! kia skandalo estigxis el tio! La sinjoro cxirkaux-iradis kiel
frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis
jam malproksime sur sia cxevalo. La juna frauxlino sidis kiel
malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al sxi
malbonon. Kara cxielo! Kiel tio finigxos? Mi tremas cxiufoje, kiam mi
auxdas lian vocxon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min
timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj jxaluzo estas
tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la
tero!
Thiele, la 14-an de Aprilo 1713.
Jens estis tie cxi. Li venis en la nokto en mian cxambron por
ekauxdi, kiel cxio okazas. Li estis kvazaux ebria homo, ploris kaj
blasfemis samtempe. "Ne malkasxu, ke mi estis tie cxi," li diris,
kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos
sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas?
Li mem ne scias tion.
Thiele, la 17-an de Aprilo 1713.
La juna frauxlino malaperis!
Estintan nokton sxi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie
cxi por forkonduki sxin, cxar iu renkontis meznokte du personojn sur
unu cxevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, cxu ambaux
estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni cxiuj estis
eksterdome la tutan tagon por sercxi. Ni revenis ne trovinte ilin.
Mi sciigxis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas
prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.
Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li
certe mortos pro tio. Li kusxas, kaj al neniu estas permesate viziti
lin.
Thiele, la 20-an de Aprilo 1713.
Hodiaux la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li
estis, kiajn kavigxintajn vangojn li havis! Mi preskaux povus diri,
ke li jam ne vivas.
"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Cxu tio estas vi? Venu cxi tien
al mi!"
Tuj kiam mi auxdis lian vocxon, mi ekploris. Cxar estis, kvazaux lia
vocxo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten!
Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaux la bieno renversigxus, kaj
kokoj kaj anasoj ekflugis cxirkauxe kun timego. Sed tiam li parolis
mallauxte, tiel flustre, ke mia koro estis rompigxonta.
"Morten
|