Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna agxo tute
forigxis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estajxo, kaj nenio
povas min amuzi. Mi ne deziras cxasi nek legi; mia pafilo kaj mia
Ovidius estas ambaux polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel
amis antauxe, komencas malplacxi al mi, mi ne volas plu legi nek
auxdi gxin -- gxi estas trompa lingvo!
Thiele, la 2-an de Julio 1712.
Jens kaj mi intersxangxis nian cxambron. Li fine volis havi la mian,
cxar li ne kuragxis kusxi tute apud la enterigejo, la malsagxulo!
Tamen li mem iam kusxos tie por cxiam. La intersxangxo tre placxas al
mi, cxar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj
gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio gxojigu iliajn animojn
en la cxielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro S[/o]ren;
cxiam kreskas sur gxi cxiaj kardoj -- mi devas ilin elsxiri!
Thiele, la 13-an de Decembro 1712.
La servistino de la sinjorino naskis fileton. Sxi kulpigis
puntovendiston -- sed en la tuta bieno cxiu scias, kiu estas la
kulpulo. La juna frauxlino mem moksxercis pri tio. Mi ne komprenas,
kiel sxi povis tion fari; sed sxi estas senzorga kaj ridas pri cxio
-- mi ne havas tian karakteron.
Thiele, la 27-an de Februaro 1713.
Cxu mi songxas aux cxu mi maldormas? Cxu mia prudento min trompis,
aux cxu vere sxi estis mia? Jes, sxi estis mia -- mi sxin cxirkauxbrakis
per miaj brakoj, sxi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizagxon
per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel
felicxa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Cxu mi
revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas,
ke mi frenezigxos.
Thiele, la 5-an de Marto 1713.
Mi memore revokas cxi tiun dolcxan matenon! Mi bone pripensu, kiel
felicxega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaux elebriigxas. -- La
sinjoro revenis de cxasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por
eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li
ne revenos antaux tagigxo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kusxi en
mia antauxa cxambro. Mi jxus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso.
Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon
sur mia busxo kaj brakon cxirkaux mia nuko, kaj dolcxa vocxo flustris
-- ho cxielo! Tio estis la sxia, mi ne kuragxis eldiri sxian nomon.
Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian
sinjoron! kaj mi ecx ne povas sincere kaj kore bedauxri t
|