le? Io tintetas en mia dekstra orelo, --
-- cxu tio estas frauxlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi
estas ja nur malricxa servisto, kiel do sxi povus pensi pri mi, same
kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun
krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas
tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.
Nun mi scias, kio estas milito -- mi cxeestis batalon kaj -- glorata
estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj,
kiel diris la sxipestro. Matene, tuj kiam tagigxis, ni vidis ilin je
distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.
"Cxu estas inter la pasagxeroj kelkaj, kiuj havas la kuragxon batali
kontraux la svedaj gastoj?" diris la sxipestro.
"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto
havas ankaux unu; cxu ni foje klopodos la cxasadon, Morten?"
"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi sxargxis
niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la
ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la sxipkelo, cxiu havis sian
muskedon kaj la sxipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem;
la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.
"Cxu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.
"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas
nin tiom, kiom ili povas; vi auxdos baldaux iliajn kanonojn; sed se
vi timas, vi povos iri hejmen kaj kusxigxi antaux la komodo de via
patrino."
Subite strio da fumo rulis de la sveda sxipo, kaj tuj poste ni auxdis
teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaux nova ekpafo
auxdigxis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forsxiris spliton de nia
masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj cxio krakis
cxirkaux mi. Sed la sveda sxipo tiom alproksimigxis al ni, ke la
kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis
por la unua fojo, estis al mi, kvazaux mi partoprenis pelcxasadon. La
svedoj alproksimigxis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj
pafis al ili je cxiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe
per la kugloj de la junkro kaj de mi.
"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaux trafi svedon,
kiam li staras senmove!" li diris.
"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Cxu vi vidas la svedan
kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj
n
|