n tra-la-naz-parolatan lingvon. Gxi ja ne estus pli
malfacila ol latino.
Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.
Gxi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom
kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi acxetis,
trovigxas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas felicxa okazo!
La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi
auxdas ilin interparoli france tie supre, tiam sxajnas al mi, kvazaux
nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri
Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaux min dedicxas al la pafado.
La sinjoro deziras, ke mi cxeestu la cxasadon, sed neniam mi povas
lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje
li faras ambaux kune: mi portas malbone la pafilon, mi sxargxas
malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui
vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas cxasisto! Vi iras
kun la pafilo, kvazaux gxi estus rastilo, kiun vi portas sur la
sxultro, kaj kiam vi celas, sxajnas, kvazaux vi falus surdorsen."
Frauxlino Sofia ankaux min mokridas, -- tamen tio plibeligas sxian
vizagxon, cxar sxi havas belajn dentojn.
Thiele, la 7-an de Novembro 1709.
Hieraux mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis
al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn
fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca
lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaux nelonge
mi auxskultis cxe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la frauxlino.
Kiam ili finis kaj iris for, mi ensxteligxis por vidi, kiun libron
ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Gxi estis la sama, kiun mi mem
posedas kaj kiu nomigxas: _L'['e]cole du monde_. Nun mi staras
cxiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj auxskultas -- --
tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis;
gxi sonas mirinde, kiam frauxlino Sofia gxin parolas.
Thiele, la 13-an de Decembro 1709.
Hieraux Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis
grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante cxe la griza marcxo,
subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis
kaj trafis gxin, sed malgraux tio la besto lin atakis. La sinjoro ne
timis, li eltiris sian trancxilegon kaj volis enpusxi gxin en la
bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Cxio okazis en
unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Gxuste kiam mi volas
iri tien, ni
|