aj la vetero estas ankoraux tre
malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens lauxiras la
garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio
estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li
deziras, ke patrino rostu ilin, sed sxi ne kuragxas tion fari, antaux
ol venos mia patro.
F[/o]ulum, XVIII Calend. Febru. 1709.
Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la
negxamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne
povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaux. -- Dio helpu nin
ambaux!
F[/o]ulum, la 18-an de Februaro 1709.
Mi preskaux ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda
plumo staris sur lia cxapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas
cxasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" --
"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinajxo preteriris! Mi
povus estigxi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne
mortus pro malsato, se mi kantus antaux la pordoj de Viborg. Mi devas
resti hejme kaj perlaboros panon por sxi. -- Ve, Jens, se via patro
vivus!"
"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinajxon -- la
diablo gxin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos
bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" --
"Kiel mi povus?" mi respondis. --
"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas
bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaux ses
semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis
lia patrino. Sxajnas, kvazaux Jens estas nun tute alia kiel antauxe.
Li povas plori cxi tiun horon kaj ridi alian horon.
Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.
Jen mi estas nun servisto cxe lia sinjora mosxto; Adiaux pastra
ofico! Adiaux, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum!
vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia
kompatinda patrino, kaj lia sinjora mosxto promesis al sxi
brulolignon, tiel ke sxi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens
havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li
estas diabla Jens, kiun amas cxiuj virinoj. La mastrumistino multfoje
donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis
tiel amike al li, same la knabinoj -- ecx unu el la bienaj frauxlinoj
kapklinis milde, kiam sxi lin preteriris. Pro cxio cxi li estigxis
cxasisto en la loko de Petro. Plej bedauxrinde estas, ke li kutimas
kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.
[Piednoto 6:
|