FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   >>  
a malgxojo. Li sxajnis vidi cxioabsorbigan fakton aux fantazion registritan sur la muro restinta blankajxo por mi. Mi scivolis cxu temas pri iu profunda misfaro aux malgxojo vivtenita per memorado kaj senpova bedauxro? cxu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala gxis la fino? cxu forrabas duonon el la dolcxeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraux kusxas malgxoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmigxis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tusxis al li la sxultron. Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn felicxajn sxangxojn. Dum li salte starigxis, kun la mano cxe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfugxis cxia romantikeco kolektigxinta cxirkaux li, postlasante la plej malgxojan el cxiuj malgxojaj faktoj en vivanta formo antaux mi. Ne nur la vireco sxajnis formorti el li sed ankaux la belaspekto min unue alloginta, cxar, kiam li alturnigxis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, gxi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memorajxojn pri la scenoj al kiuj gxi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaux fermigxis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotrancxajxo tiel difektis tiun parton de lia vizagxo ke, kiam mi gxin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversigxis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Angxelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo sxangxigxis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino. "Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero." Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprensxovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turnigxis gxis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris: "Mi dankas vin." Eble estis fantazio mia, sed sxajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riprocxo kiun li direktis al mi enestis ankaux spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldaux tiu
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   >>  



Top keywords:

sxajnis

 

libereco

 

konsoli

 

ankaux

 

eniris

 

denove

 

malgxojo

 

scenoj

 

malbonfarto

 
rapidajn

suferado
 
memorajxojn
 

ekzemplon

 
imponan
 

malliberulo

 
sperti
 
neklarigeblaj
 

Subitege

 

Angxelo

 

bronza


vidigante

 

medalo

 
procedoj
 
fortondita
 

hararo

 

preskaux

 

difektis

 

kruela

 

sabrotrancxajxo

 

Doloro


fermigxis

 

parton

 

distordis

 

rilatas

 

subite

 

belega

 

senton

 
vizagxo
 

spertis

 

renversigxis


mastrino

 

dankas

 
senvole
 

rigardon

 

fantazio

 

origina

 
profilo
 
belaspekta
 

turnigxis

 
ekposedis