FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
migxas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li." "Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu cxi tiun krucxon por mi, se vi bonvolas." Li foriris. Tamen malgraux la tuta malsovagxa obeado kiun antauxe lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraux ne venkigxis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li cxar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.[3] Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian cxambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberigxis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide cxar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo versxajne malmulte da vitaleco por gxin nutri. Laux la malkasxajxoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombrigxis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis auxtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziajxoj aux fivortaj kantacxoj rugxigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizagxon de Roberto mienon de nauxzo. La kapitano estis gxentlemano laux la gxenerala mondotakso sed laux mia opinio la gxentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li trovigxas punkto ankoraux tro dolora por toleri la plej etan tusxadon. Pro liaj lingvajxo, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia hauxtkoloro akiris al li la kelkajn avantagxojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; felicxa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel cxiutage plipezigxanta malgxojo. Sed mankis al mi kuragxo kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de brancxo de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4] En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la gxenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano cxar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antauxaj noktoj,
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

Roberto

 

sukcesis

 
ankoraux
 
kapitano
 
kontrabandulo
 

gxentlemano

 

gxenerala

 

plenumo

 

viglamensa

 

avantagxojn


atingeblajn

 

alportis

 

sklavo

 

pensema

 

Silenta

 
kelkajn
 

helpema

 
felicxa
 

serioza

 
traktata

libroj

 

fidela

 
tusxadon
 

starigis

 

neniam

 

demandojn

 

sentante

 

esperas

 

gustodepravicion

 

fanatikulino


opinio

 
klarigas
 

trovigxas

 

lingvajxo

 

maniero

 

inteligenteco

 

hauxtkoloro

 

inferencis

 

taskoj

 

punkto


dolora

 

toleri

 

akiris

 

videble

 

proponis

 

Franko

 
cetera
 
gardisto
 
grandan
 

parton