FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
u gxi preskaux perdigxis. "Mi auxskultis vin, Roberto. Auxskultu min nun kaj auxdu tion kion mi diras, cxar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde cxi tie, disde la tento de cxi tiu loko kaj la malgxojaj pensadoj kiuj gxin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas cxar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj cxi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masacxuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo--jes, kaj felicxa homo. Cxar kiam la kapitano resanigxos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos cxielon kaj teron por sxin trovi kaj sxin revenegi al vi. Cxu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?" Malrapide, ege malrapide estigxis la respondo, cxar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasigxis en unu horo. "Jes, S'jorino, mi bo'volas." "Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraux evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino." Ni danku Cxielon pro la senmorteco de la amo! cxar kiam cxiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de cxi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro gxis kie virina mano povus gxin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la sxlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste gxis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian cxambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaux lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malsxlosis la mian, suprensxovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj gxis nova tagigxo ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno levigxis tiel gxoje kvazaux gxi brilus nur por felicxaj hejmoj, la kuracisto iris cxe Roberto. Dum unu horo mi auxdis la murmuradon de iliaj vocxoj. Unu fojon mi subauxdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaux en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaux animon. Kiam li foriris, li forkondukis R
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

Roberto

 

kvazaux

 
malfacila
 
kapitano
 
Lucino
 

plenas

 

riglis

 

konflikto

 

malsukcesis

 

pordon


vivesenca

 

moligis

 

virina

 

malsxlosis

 

fleksi

 
mildageste
 

donaci

 
forkonduku
 

atingis

 
soleco

suprensxovis

 

balsamo

 
cxambreton
 

restis

 

permesis

 

saniga

 

lacigite

 

forprenu

 

sxlosilon

 

vocxoj


subauxdis

 
ploregoj
 

murmuradon

 

kuracisto

 

auxdis

 

intervalo

 

animon

 

ankaux

 

foriris

 

forkondukis


korpon

 

silenton

 

sensoneco

 

bonfara

 

prizorgis

 

hejmoj

 
felicxaj
 
revenis
 
Franko
 

tagigxo