mi devintus lin riprocxi pri homa angoro,
pri homa sauxdado al kompenso, ununurajxoj nun restantaj al li el la
ruinajxoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al
li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj
kaj ilin pliproksimigontaj al Cxielo? Cxu mi devintus prediki la
belecon de pardonemo, la devon de pia submetigxo? Li havis nenian
religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Tocxjo" kaj la nigra ombro
de sklaveco sxajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion.
Cxu mi devintus lin averti pri punoj kaj jugxoj kaj juraj potencoj?
Kion li sciis pri justeco aux la kompato devanta mildigi tiun
severan virton kiam cxiun legxon, homan kaj dian, oni rompis sur
lia fajrejosxtono? Cxu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila
devo aux frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn
memorajxojn povantajn ilin nun favori patro aux frato antauxe staplis
en lia koro? Ne. Cxiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montrigxintus
ege pli ol senutilaj se mi estintus suficxe trankvila por klopodi
ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol
rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun
cxagrenitan animon el la labirinto en kiu gxi palpiradis kaj preskaux
terenfalis. Kiam mi pauxzis, senspire, Roberto turnigxis al mi,
demandante, kvazaux homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia
Cxiopovo:
"Cxu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon dauxre vivi, S'joro
Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"
"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos sxin tie-cxi
aux en tiu bela post-tie-cxi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek
mastro nek sklavo."
Li forigis la manon de sur la gorgxo de sia frato, levis la rigardon
ekde mia vizagxo gxis la pretera vintra cxielo, kvazaux sercxante
tiun benitan landon, pli felicxan ecx ol la felicxa Nordo. Ho
ve! estis la plej malhela horo antaux la tagigxo! Supre estis
nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo
elmontranta la fraton lin sengxojigintan. Kiel blindulo kredanta
ke suno ekzistas sed ne povanta gxin vidi, li sxancelis la kapon,
faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone,
starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol
la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita
ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversigxis kaj
vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la
kirloakvon en ki
|