jam alportis al mi. Sed lauxsxajne li dormis. Dum
mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo
kusxanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon
super la du litoj min rigardis kaj diris:
"Sxajnas ke vi konas lin, cxu ne, S'jorino?"
"Vi pravas. Cxu konas lin vi?"
"Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino."
"Kial vi diras 'eblis', kvazaux li jam mortis kaj forpasis?"
"Mi s'pozas cxar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan
vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laux l' kuracisto. Li n'
suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortigxas cxiun momenton. Mi
jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun
li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaux
finforirinta."
Vidigxis en la vizagxo de la knabo tiom da malgxojo kaj kareco ke mi
memoris ion kaj demandis kun duobligita interesigxo:
"Cxu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis
al mi pri knabo kiu preskaux perdigis la vivon savante tiun de sia
kamarado."
Mi kuragxas supozi ke la junulo rugxigxis, same kiel farintus iu
ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi auxdis lian kontentan
ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako
gxis la pala kontrauxflanka figuro.
"Laux Cx'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj cxiam nin apogas
unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke dauxre torturu
lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas
duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskigxis en Bostono."
La parolinto pravis cxar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro
tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli gxuste estus lin
kompari al la pika fanto. Sed la malhelhauxta civitano rigardis la
blankhauxtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam
tiel ofte mi vidis sur la vizagxoj de niaj plej sagxaj homoj kiam
ajn anoncigxis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni gxin
tratrancxu aux pacience gxin malimpliku.
"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Cxar ecx se li maldormus, li
estas tro debila por paroli."
"Mi n'niam vidis lin gxis m' aligxis al l' regimento kaj lauxsxajne
n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informajxoj. Li 'stis speco
de busxfermulo kaj sxajnis interesigxi pri n'nio krom ataki la
Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaux ni cxiuj. Mi scias k'
li cxagrenigxis gxis nia survojigxo kaj kiam ni atakis malnovacxan
Vagneron li batalis diablovigle."
"Cxu
|