, jes ja. Mia kompatinda knabino!
Ho, ne 'stis gxusta! Ne, nome de Dio, gxusta ne 'stis!"
Dum la memorajxo pri tiu malgxoja maljusto, tiu duobla funebrigo
brulis en lia vundita koro, starigxis eksalte la diablo kauxranta en
la sango de cxiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorgxon
kaj, rigardante la blankan vizagxon antaux si, murmuris mallauxte
interdente:
"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en cxio
tio. Ni ne 'stas ankoraux egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o
Nedo, jen estas Bocxjo. Kie 'stas Lucino?"
Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallauxta suspiro. Nur eta
palpebrumado indikis ke li ankoraux vivas. Stranga silento plenigis
la cxambron dum la pli agxa frato tenis la vivon de la pli juna frato
pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga
abomeno. En la sxtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu
el ili estis suficxe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi
murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun
mortanto kaj frenezulo? Cxar cxiu menso konsentinta neprege al iu ajn
maljusta impulso estas freneza dum la impulso gxin regas. Fortikon mi
ne havis, nek multan kuragxon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon,
kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaux ol la horo tro
malfruus. Sed almenaux unu armilon mi disponis--langon--ofte la
plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo,
naskigis en mi la potencon gxin uzi. Kion mi diris nur la Cxielo
scias--sed certe la Cxielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj,
larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara angxelo instigis min uzi
la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia auxskultanto kaj
mildigi lian koron. Cxar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino
dauxre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.
Li auxskultis kun la minaca mieno de homo cxe kiu provizore regas
bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizagxon de ecx la
plej grava altrangulo. Li estis simpla viro--malricxa, seneduka,
elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn gxojojn.
La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian
hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj
kial li sinsenigu je tiu dolcxa, kvankam akra, mordajxo nomigxanta
vengxo? Kiom da blankuloj, gxuante la liberecon, kulturon kaj
Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn
kiujn li spertis tiam? Cxu
|