oberto kun si, pauxzante por sciigi al mi sian intencon
lin survojigi kiel eble plej baldaux sed ne antaux ol ni denove
renkontigxos.
Ili ne plu vidigxis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi
la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan dejxorejon.
Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis cxar pensadoj pri la kompatinda
Lucino sxancelis mian koron kaj baldaux mi staris denove cxepostene,
esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste
forsxtelis. Jxus kiam la nokto sin anoncis auxdigxis frapetsono kaj,
malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, lauxvorte "vestitan kaj
en gxusta mensostato". La kuracisto jam anstatauxis la cxifonan
kompleton per netaj vestajxoj kaj postrestis de tiu sxtorma nokto
nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema
mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpasxis la sojlon, ne
prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun
perfida hezito en la vocxo:
"Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta."
Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.
"Gxis la revido, Roberto! Restu kuragxkora kaj kiam mi hejmenrevenos
al Masacxuseco, ni renkontigxos en pli gxoja loko ol cxi tiu. Cxu vi
tute pretas, cxu vi bone komfortas por via vojagxo?"
"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro cxion arangxis. Mi 'stas
forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi
'stas kiel eble plej f'licxa gxis kiam mi trovos..."
Li pauxzis, tiam dauxre parolis, enrigardetante la cxambron:
"Mi f'licxas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro
ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'dauxras devi konfesi
tamen ke mi n' cxesas lin malamegi."
Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaux mi. Cxar tiuj
eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektigxi en ununokta tempodauxro.
Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturigxi
kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian
pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la
magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron
de gxi, sur kies malhela kovrajxo brilis blanklume la Virga Patrino
kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion.
Roberto enigis la monon en sian posxon kun dankema murmurado, la
libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:
"_Mian_ bebon mi n'niam vidis, S'jorino."
Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro mal
|