FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
en mia posxo. N' ekkriu, cxar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via busxo, antaux ol k' oni auxdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta." "Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumigxas. Mi devas indulgi lin gxis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile: "Mi restos senmove kaj auxskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi gxin fermis?" "Mi b'dauxras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus gxin aux ekkriegus kaj m' ankoraux ne pretas. Mi fermis gxin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia." La kapitano movigxetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi starigxis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian sxultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris: "L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi." "Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin." "Li mortu! Kaj vi n' enmiksigxu en l' aferon, S'jorino, mi petas!" Malgraux lia mallauxta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortigxis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaux konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis: "Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro." "Li estas mia frato." Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antauxscio la baldaux anoncotan informajxon. Restis al mi ununura petego kaj gxin mi faris. "Roberto, diru al mi la signifon de cxio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri gxi. Estas pli bona rimedo por gxustigi malgxuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri gxin." Mia vocxo tremetis dum mi parolis kaj mi auxdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaux li auxdis gxin kaj se iam fareto mia gajnis karecon aux respekton de li, lia memorado pri gxi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, sxajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio gxi estis, sed la respondo min favoris cxar kiam la rigardo denove levigxis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj. "Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne sxangxos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la sxancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi." "Ho, ne!
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

jorino

 

auxdis

 

fermis

 

aferon

 

rigardo

 

rimedo

 

Roberto

 

maniero

 

senmove

 
antauxscio

baldaux
 
senerara
 

ekkompreninte

 
partenas
 

malkonsentos

 
sxangxos
 
komprenu
 

forpreni

 

sxancon

 

signifon


petego

 

ununura

 
anoncotan
 
informajxon
 

Restis

 

respondon

 

sentis

 

mortigu

 

kaptis

 

konsentos


situacion

 

manojn

 

malliberigintajn

 

ekkriis

 

Malnoble

 

konsciante

 

mastro

 
malamas
 

difekti

 

senhelpulon


denove

 

fareto

 
gajnis
 

karecon

 

batetadon

 

apenaux

 
Ankaux
 
favoris
 

respekton

 
demandon