FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis cxar antauxaj gvatdevoj, izoligxo kaj multaj maltrankviligajxoj faris siestojn dangxeraj entreprenoj. Ekvekigxinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte cxion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekigxi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis. La batsono de malaltvocxa horlogxo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternigxis auxdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarigxis por ekscii cxu mia longa forgesado okazigis iun difektajxon. Forta mano kontrauxpremis min sur mian segxon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute lauxlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaux-anoncanta nevideblan dangxeron. Li estis ege pala; lia busxo, kruela; ambaux okuloj plenis je sombra fajro, cxar ecx la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de gxi. Sed lia tusxo estis stabila, lia vocxo mallauxta, dum li diris: "Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekigxis tro frue." "Delasu min, Roberto. La kapitano movigxetas. Mi devas dozi medikamenton al li." "Ne, S'jorino. Vi n' movigxu 'nunuran colon. Rigardu!" Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antauxe lasis la medikamenton. Gxi estis malplena. "Cxu li jam trinkis gxin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite. "Mi gxin forjxetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je gxi." "Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?" "Cxar ke mi malamegas lin." Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizagxo elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lancxis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paligxis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita dangxero ilin alfrontas, cxar Roberto liberigis mian brakon, sidigxis sur la randon de la lito min antauxstaranta kaj diris kun misauxgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj auxdis gxin: "Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri cxar ke l' pordo 'stas sxlosita kaj la sxlosilo 'stas
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

jorino

 

Roberto

 
medikamenton
 
kapitano
 
malplena
 

forjxetis

 

trinkis

 

demandis

 

fenestro

 

mistifikite


Retenante

 

Delasu

 

movigxetas

 

timigi

 

vekigxis

 
glason
 

antauxe

 
Rigardu
 

movigxu

 
nunuran

difekti

 

dangxero

 
subita
 

alfrontas

 

brakon

 

liberigis

 

kutimas

 

ektremis

 

supozas

 

paligxis


stulte

 
virinoj
 

sidigxis

 

randon

 

klopodu

 

ektimu

 

forkuri

 

sxlosilo

 

sxlosita

 

auxdis


antauxstaranta

 

misauxgura

 

kvieteco

 

malvarmigis

 

venontmomente

 

plenumos

 
vizagxo
 
elmontris
 
parolis
 

dentoj