Memoru ke li estas via frato."
Malsagxa eldirajxo. Tion mi konsciis jam dum gxi trairis miajn lipojn
cxar nigra malrideto kunamasigxis sur la vizagxo de Roberto kaj
liaj fortaj manoj fermigxis en fiaspekta speco de retengesto. Sed
li ne tusxis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaux li,
kontentigxante, sxajne, lasi cxesigi la vivon al tiu la malrapidan
sufokadon de la senaera cxambro.
"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri
tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam
multe antaux nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie
'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauxvespere. Kaj nun
necesas k' li finvivu."
"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur
iu ajn malmurda pensadvojo.
Kun unu el la rapidaj sxangxoj komune ekzistantaj en miksita
temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj
de Roberto plenigxis, la fikstenitaj manoj sternigxis antaux lia
vizagxo, kaj mi auxdis nur la hezitantajn vortojn:
"Mia edzino. Li forprenis sxin."
En tiu momento cxiu timemo glutigxis en brulanta indigno pri la
misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata
ekvengxi ofendon por kiu nur tio cxi sxajnis la sola kompenso. Ne plu
estis sklavo aux kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis
lin alfronte al mia taksado. Anstatauxe senlima kompato en mi sopiris
lin savi, helpi, konsoli. Vortoj sxajnis tiel senpovaj ke neniajn mi
proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan,
senhejman, subenklinigxintan pro malgxojo kiun mi ne scipovis kuraci
kaj delikattusxe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe
scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun
bonkoran viron.
La kapitano gxemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne
ekmovigxis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel
povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraux
fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia
busxo aspektis sengxoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli
longe." Kaj li rakontis, cxar kompato estas donaco kiun povas havigi
la plej malricxaj, kiun povas antauxenklinigxi por ricevi la plej
fieraj.
"Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi
n' hontus pr' ili ambaux--lia patro mortis antaux du jaroj kaj
postlasis nin cxiujn al S'joro Nedo--tie li nun kusxas, tiam li
'stis dekokjara. Cxia
|