FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
i) DOKTORO STOCKMANN Aha, ni rigardu. (dauxre legas murmurante) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Kion li do diras? DOKTORO STOCKMANN (metas la paperojn en la posxon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze. SINJORINO STOCKMANN Do memoru, ke vi tiam estu hejme. DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja povos; cxar mi jam finis miajn antauxtagmezajn vizitojn. SINJORINO STOCKMANN Vere mi estas scivola auxdi kiel li konsideras la aferon. DOKTORO STOCKMANN Eble li ne sxatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron. SINJORINO STOCKMANN Jes, cxu ankaux vi tion timas? DOKTORO STOCKMANN Nu, funde li kompreneble farigxos gxoja. Sed tamen --; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo. SINJORINO STOCKMANN Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel gxentila, ke vi dividu la honoron kun li. Cxu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron --? DOKTORO STOCKMANN Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon. MALJUNA MORTEN KIIL (enmetas la kapon cxe la antauxcxambra pordo, cxirkauxrigardas ekzamene, ridas kasxe kaj demandas ruze) Cxu estas -- estas vero? SINJORINO STOCKMANN (al li renkonte) Patro, -- cxu estas vi! DOKTORO STOCKMANN Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon! SINJORINO STOCKMANN Ho, sed envenu do. MORTEN KIIL Jes, se estas vero; cxar alie mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Kio estas vero? MORTEN KIIL Tiu stultajxo pri la akvosistemo. Cxu gxi estas vero? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciigxis pri _tio_? MORTEN KIIL (envenas) Petra enkuris, kiam sxi iris al la lernejo -- DOKTORO STOCKMANN Cxu sxi faris? MORTEN KIIL Jes ja; kaj sxi rakontis --. Mi pensis, ke sxi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas. DOKTORO STOCKMANN Ne, kiel vi povus pensi tiajxon! MORTEN KIIL Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaux ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, cxu? DOKTORO STOCKMANN Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj cxu ne estas vera felicxo por la urbo --? MORTEN KIIL (baraktas kun la ridado) Felicxo por la urbo? DOKTORO STOCKMANN Jes, ke mi faris tiun malkovrajxon gxustatempe -- MORTEN KIIL (kiel antauxe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenajxon pri via propra samsanga frato. DOKTORO STOCKMANN Arlekenajxon! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara patro -- MORTEN KIIL
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:
STOCKMANN
 

DOKTORO

 

MORTEN

 
SINJORINO
 
matenon
 

bopatro

 
aferon
 

stultajxo

 
imagis
 

foriros


gxustatempe

 

neniam

 

sciigxis

 

akvosistemo

 

antauxe

 

Kompreneble

 
envenu
 

renkonte

 

Arlekenajxon

 

malkovrajxon


arlekenajxon

 
samsanga
 

propra

 

envenas

 

tiajxon

 
sidigas
 

demandas

 

ridindigata

 

efektive

 

Eksidu


neniun

 

ridindigi

 

ridado

 

baraktas

 

enkuris

 
Felicxo
 
lernejo
 

pensis

 

felicxo

 

rakontis


antaux

 

antauxtagmezajn

 

vizitojn

 
malkovron
 

ankaux

 
sxatas
 

scivola

 

konsideras

 

memoru

 

murmurante