DOKTORO STOCKMANN
Ankaux vi!
PETRA
Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi gxuste faris!
SINJORINO STOCKMANN
Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!
PETRA
Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio
cxagrenigis sxin. Sed sxi ne kuragxis, diris sxi; kaj jen mi
maldungigxis.
DOKTORO STOCKMANN
(ridas kaj frotas manojn) Sxi ne kuragxis, ankaux sxi ne! Ho,
belege.
SINJORINO STOCKMANN
Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraux vespere, do --
PETRA
Ne estis nur sole _tio_. Auxdu nun, patro!
DOKTORO STOCKMANN
Nu, kaj kio?
PETRA
Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn sxi
ricevis cxi-matene --
DOKTORO STOCKMANN
Sen subskribo, cxu?
PETRA
Jes.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, cxar ili ne _kuragxas_ riski la nomon, Katrine!
PETRA
Kaj en du el ili skribigxis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo,
rakontis en la klubo cxi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri
diversaj aferoj --
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi do ne neis?
PETRA
Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn
opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed cxar cxi tio pri mi
disvastigxis, sxi ne kuragxis reteni min.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas
por via gastameco, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
En tia fiajxo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide,
Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.
SINJORINO STOCKMANN
Silentu; sxajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi,
Petra.
PETRA
(malfermas la pordon) Ho, cxu estas vi, sxipestro Horster? Bonvolu
eniri.
HORSTER
(el la antauxcxambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari
viziteton por auxdi kiel statas.
DOKTORO STOCKMANN
(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, sxipestro Horster.
PETRA
Sed kiel vi mem trairis hejmen?
HORSTER
Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje
preferas uzi la busxon.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, cxu ne estas strange pri tiu fia malkuragxeco? Venu, kaj mi
montru ion al vi! Jen, tie la sxtonoj, kiujn ili jxetis enen al ni.
Rigardu ilin! Ne estas pli ol du suficxe grandaj sxtonoj en la tuta
aro; la resto estas nenio alia ol sxtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj
tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj jxuris, ke ili volas bati
min pecen; sed ago -- ago -- ne,
|