vi do volas pri mi? Estu mallonge.
HOVSTAD
Mi bone komprenas, ke vi malsxatas nin pro nia sinteno dum la kunveno
hieraux --
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion
sintenacxa, virinacxa --. Pro diablo fi!
HOVSTAD
Nomu tion, kiel al vi placxas; sed ni ne _povis_ ion alian fari.
DOKTORO STOCKMANN
Vi _ne kuragxis_ ion alian, cxu ne?
HOVSTAD
Jes, se vi preferas.
ASLAKSEN
Sed kial vi ne lasis fali vorton antauxe? Nur etan aludon al sinjoro
Hovstad aux mi.
DOKTORO STOCKMANN
Aludo? Pri kio?
ASLAKSEN
Pri tio, kio kasxis sin malantauxe.
DOKTORO STOCKMANN
Mi tute ne komprenas vin.
ASLAKSEN
(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.
HOVSTAD
Ne estas plu necese teni tion sekrete.
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas ilin lauxvice) Sed pro diabla hauxto kaj osto --!
ASLAKSEN
Cxu mi rajtas demandi, -- cxu via bopatro ne iras cxirkauxe en la
urbo acxetante cxiujn banejakciojn?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, acxetis banejakciojn hodiaux; sed --?
ASLAKSEN
Estus pli sagxe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas
tiel parence proksima.
HOVSTAD
Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la
atako kontraux la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiligxi kun
mi, doktoro Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas kvazaux foren; aspekte io prilumigxas por li, kaj li diras
kvazaux perpleksa) Cxu tiajxo estas imagebla? Cxu tiajxo estas
farebla?
ASLAKSEN
(ridetas) Montrigxas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke gxi devas
esti plenumata elegante.
HOVSTAD
Kaj prefere pluraj devas partopreni; cxar estas ja cxiam tiel, ke la
respondeco malgrandigxas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.
DOKTORO STOCKMANN
(sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras?
ASLAKSEN
Tion sinjoro Hovstad plej bone --
HOVSTAD
Ne, vi parolu, Aslaksen.
ASLAKSEN
Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja
opinias, ke ni kuragxas meti "La Popolan Mesagxon" je via dispono.
DOKTORO STOCKMANN
_Nun_ vi kuragxas? Sed la publika opinio? Cxu vi ne timas, ke
levigxos sxtormo kontraux nin?
HOVSTAD
Ni devas elteni la sxtormon.
ASLAKSEN
Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos
rezulton --
DOKTORO STOCKMANN
Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi
aludas --?
HOVSTAD
Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin farigxi la
estro de la banejo.
|