Kaj jen vidu, Katrine;
ili ankaux sxirfendis mian nigran pantalonon.
SINJORINO STOCKMANN
Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!
DOKTORO STOCKMANN
Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas
por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; cxar
gxin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro
kaj la amaso kuragxas agresi min, kvazaux ili estus miaj egaluloj, --
estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, ili estis krudaj kontraux vin cxi tie en la urbo, Tomas; sed cxu
pro _tio_ ni devas forvojagxi el la lando?
DOKTORO STOCKMANN
Cxu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj
aliaj urboj kiel en tiu cxi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama.
Nu, egale; lasu la hundacxojn busxacxi; _tio_ ne estas la plej
malbona; la plej malbona estas, ke cxiuj homoj en la tuta lando estas
partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera
okcidento; ankaux tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la
liberala publika opinio kaj cxiu alia diablajxo. Sed, vidu, la
kondicxoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne
torturadas; ili ne pincxas liberan animon per sxrauxbtenilo kiel
hejme cxe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras
trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aux eta sudmara
insulo por vendo malmultekoste --
SINJORINO STOCKMANN
Jes, sed la knaboj, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Cxu vi vere preferus, ke la
knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraux vespere vi vidis ja
mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne
perdis sian prudenton, tio estas cxar ili estas azenoj, kiuj ne havas
iun prudenton por perdi.
SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.
DOKTORO STOCKMANN
Nu! Cxu ne estas vero, kion mi diras? Cxu ili ne turnas cxiujn
konceptojn supron malsupren? Cxu ili ne faras unu saman kacxon el
justo kaj maljusto? Cxu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti
vero? Sed la plej frenezega estas, ke cxi tie cxirkauxiras
plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas
liberpensantoj! Cxu vi iam ion tian auxdis, Katrine!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, jes, eble estas stulte, sed --
(Petra envenas de la sidcxambro.)
SINJORINO STOCKMANN
Cxu vi jam nun venas de la lernejo?
PETRA
Jes; mi estas maldungita!
SINJORINO STOCKMANN
Maldungita!
|