aborcxambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj sxrankoj kun
diversaj preparajxoj laux la muroj. En la fono estas elirejo al la
antauxcxambro; antauxe maldekstre estas pordo al la sidcxambro. Sur
la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj.
Meze en la cxambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de
libroj kaj dokumentoj. La cxambro estas en malordo. Estas
antauxtagmeze.)
(_Doktoro Stockmann_, en negligxo kaj pantofloj kaj kun kaloto,
staras klinite, rastante per pluvsxirmilo sub unu el la sxrankoj;
fine li antauxentiras sxtonon.)
DOKTORO STOCKMANN
(parolas tra la malfermita pordo al la sidcxambro) Katrine, jen mi
trovis ankoraux unu.
SINJORINO STOCKMANN
(ene en la sidcxambro) Ho, vi certe ankoraux trovos plurajn.
DOKTORO STOCKMANN
(metas la sxtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn sxtonojn mi
konservos kiel sanktajxojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin cxiun tagon,
kaj kiam ili farigxos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi.
(rastas sub librobreto) Cxu sxi -- kiel diable sxi nomigxas, -- sxi,
la servistino, -- cxu sxi ankoraux ne sercxis la vitrajxiston?
SINJORINO STOCKMANN
(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, cxu li povos veni
hodiaux.
DOKTORO STOCKMANN
Vi certe vidos, ke li ne kuragxas.
SINJORINO STOCKMANN
Ne, ankaux Randine opinias, ke li ne kuragxas pro la najbaroj.
(parolas enen en la sidcxambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel.
(iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Mi rigardu. (malfermas gxin kaj legas) Nu tiel.
SINJORINO STOCKMANN
De kiu gxi estas?
DOKTORO STOCKMANN
De la domposedanto. Li malluigas nin.
SINJORINO STOCKMANN
Cxu vere? Li, kiu estas tia honesta homo --
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la leteron) Li ne kuragxas havi nin, li diras.
Malvolonte li tion faras; sed li ne kuragxas ion alian -- pro siaj
kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne
kuragxas ofendi certajn ricxulojn.
SINJORINO STOCKMANN
Jen vidu, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuragxuloj, cxiuj, en cxi tiu urbo;
neniu ion kuragxas pro cxiuj aliaj homoj. (jxetas la leteron sur la
tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojagxos al la nova
mondo, kaj tiam --
SINJORINO STOCKMANN
Jes sed, Tomas, cxu estas bone pripensite, tio cxi pri la vojagxo?
DOKTORO STOCKMANN
Cxu mi restus cxi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon,
brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn!
|