LA MAGISTRANTO
Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?
ASLAKSEN
Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.
LA MAGISTRANTO
La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strecxi sin pli
foren ol ili jam faris.
ASLAKSEN
Cxu certe, sinjoro magistranto?
LA MAGISTRANTO
Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn sxangxojn,
la urbo mem devas elspezi la kostojn.
ASLAKSEN
Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio cxi estas ja tute alia
afero, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD
Jes, tia gxi efektive estas.
LA MAGISTRANTO
La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du
jaroj.
HOVSTAD
Fermi? Tute fermi!
ASLAKSEN
Du jarojn!
LA MAGISTRANTO
Jes, tiom longe dauxrus la laboro -- minimume.
ASLAKSEN
Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio
do vivu ni domposedantoj intertempe?
LA MAGISTRANTO
Al tio estas bedauxrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed
kion volas vi, ke ni faru? Cxu vi opinias ke ni ricevos ecx unu solan
gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas
putra, ke ni logxas sur venena grundo, la tuta urbo --
ASLAKSEN
Kaj cxio estas nur imagajxo?
LA MAGISTRANTO
Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io
alia.
ASLAKSEN
Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann
--; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed --
LA MAGISTRANTO
Estas bedauxrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia
frato cxiam estis impeta homo.
ASLAKSEN
Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajxo, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD
Sed kiu do povus pensi, ke --?
LA MAGISTRANTO
Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel gxi el sobra
vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domagxoj
lauxespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la
banejo.
HOVSTAD
Cxu vi havas tiun artikolon cxe vi, sinjoro magistranto?
LA MAGISTRANTO
(foliumas la posxon) Jes, mi kunprenis gxin okaze, ke vi --
ASLAKSEN
(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!
LA MAGISTRANTO
Kiu? Mia frato?
HOVSTAD
Kie, -- kie?
ASLAKSEN
Li iras tra la presejo.
LA MAGISTRANTO
Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin cxi tie, kaj mi ankoraux havas
multon priparolendan kun vi.
HOVSTAD
(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.
LA MAGISTRANTO
Sed --?
HOVSTAD
Vi trovos nur Billing.
ASLAKSEN
Rapide, rapide, sinjoro
|