FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  
, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagajxo. DOKTORO STOCKMANN (cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu? HOVSTAD Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni gxin. BILLING Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, -- DOKTORO STOCKMANN Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos viro por defendi gxin. HOVSTAD Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi gxin. DOKTORO STOCKMANN Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus! ASLAKSEN Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro. LA MAGISTRANTO Felicxe, jes. ASLAKSEN Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn. DOKTORO STOCKMANN (sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi? ASLAKSEN Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian artikolon. DOKTORO STOCKMANN Nu tiel. -- LA MAGISTRANTO Mian kepon kaj mian bastonon! (_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la tablon kune kun la bastono.) LA MAGISTRANTO (prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon. DOKTORO STOCKMANN Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"? HOVSTAD Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio. SINJORINO STOCKMANN Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad. LA MAGISTRANTO (prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu. HOVSTAD (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata. DOKTORO STOCKMANN Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi. ASLAKSEN Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos gxin. DOKTORO STOCKMANN Do redonu gxin al mi. HOVSTAD (donas al li la manuskripton) Bonvolu. DOKTORO STOCKMANN (sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos gxin en granda popol
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>  



Top keywords:
STOCKMANN
 

DOKTORO

 
HOVSTAD
 

sinjoro

 
MAGISTRANTO
 
ASLAKSEN
 
doktoro
 

kuragxas

 

prenas

 

publika


opinio

 

presigi

 

Bonvolu

 

paperon

 

manuskripton

 

familio

 

neeblas

 

bastonon

 

Hovstad

 

publiko


traktajxon

 

gazeton

 

presigata

 

imagajxo

 
imagas
 
klarigo
 

silentigi

 

SINJORINO

 

ankaux

 

konsidero


konsideron

 
suficxas
 
opinias
 

informo

 

cxirkauxrigardas

 

auxtentika

 

presos

 

redonu

 

ludoni

 
presejon

tiajxo
 
sercxas
 

cxapelon

 

granda

 
Publikigota
 

kuragxus

 

flugfolion

 

detruos

 

Aslaksen

 
bonvolu