magistranto; jen li venas.
LA MAGISTRANTO
Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaux foriru.
(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas
post li.)
HOVSTAD
Trovu iun okupon, Aslaksen.
(Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur
segxo dekstre.)
DOKTORO STOCKMANN
(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas cxapelon kaj
bastonon)
HOVSTAD
(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urgxu pri tio, kion ni
priparolis, Aslaksen. La tempo ne suficxas por ni hodiaux.
DOKTORO STOCKMANN
(al _Aslaksen_) Ankoraux neniu provpresajxo, mi auxdas.
ASLAKSEN
(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?
DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ecx ne
momentan kvieton antaux ol mi vidos gxin en la gazeto.
HOVSTAD
Hm; dauxros certe ankoraux ioman tempon. Cxu vi ne pensas, Aslaksen?
ASLAKSEN
Jes, mi preskaux timas tion.
DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du
fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta
urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri,
sed haltas kaj revenas) Sed auxdu, -- ankoraux estas afero, kiun mi
devas priparoli kun vi.
HOVSTAD
Pardonu; sed cxu ni povus alian fojon --?
DOKTORO STOCKMANN
Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni
morgaux legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la
tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo --
HOVSTAD
Jes, sed doktoro --
DOKTORO STOCKMANN
Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia
damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias
same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la
benitaj homoj, ili ja tiel amas min --
ASLAKSEN
Jes, la civitanoj amas vin gxis tiun cxi tagon, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj gxuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam
nun tio cxi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel
instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en
proprajn manojn --
HOVSTAD
(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kasxi por vi --
DOKTORO STOCKMANN
Aha, -- cxu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne
volas akcepti. Se oni preparadas ion tian --
HOVSTAD
Kion do?
DOKTORO STOCKMANN
Nu, ion aux alian, -- standard-procesion aux festmangxon aux
subskripcion al ho
|