TOCKMANN
(jxetas sin inter ilin) Tomas!
PETRA
(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!
LA MAGISTRANTO
Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion
vi sxuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaux.
(Li eliras.)
DOKTORO STOCKMANN
(pasxas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia
propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas --
PETRA
Se eblus por mi iel gorgxe kapti onklon --!
DOKTORO STOCKMANN
Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraux ili antaux
longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ecx nomi min malamiko de
la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluigxi sur min!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon --
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas mi, kiu pravas!
SINJORINO STOCKMANN
Ahx jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi
ne havas potencon?
PETRA
Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel?
DOKTORO STOCKMANN
Cxu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda,
Katrine. Kaj auxdu, -- cxu mi ne havas la liberalan gazetaron antaux
mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficxa
potenco, mi opinias!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --?
DOKTORO STOCKMANN
Kion mi ne intencas?
SINJORINO STOCKMANN
-- kontrauxstari vian fraton.
DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri
gxusteco kaj vero!
PETRA
Jes, pri tio ankaux mi demandas?
SINJORINO STOCKMANN
Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.
DOKTORO STOCKMANN
Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al
venko.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi
faros.
DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi almenaux farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi,
kiu nomigxas malamiko de la socio!
SINJORINO STOCKMANN
Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Cxu sxajnas al vi, ke _tio_
estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?
PETRA
Ho, ne pensu cxiam unue pri ni patrino.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj,
se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaux iom pri vi
mem, kaj pri mi --
DOKTORO STOCKMANN
Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel
mizere, malkuragxe submetigus mi
|