ge poste mortis,
ankaux Marta staris senrimeda.
JOHAN TONNESEN
Kompatinda Marta!
KONSULO BERNICK
Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas sxin ion malhavi?
Ho ne, tion mi kuragxas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble sxi
logxas kune kun ni kaj mangxas cxe nia tablo; per sia instru-salajro
sxi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, -- kion pli sxi
bezonas?
JOHAN TONNESEN
Tiel ni ne pensas en Ameriko.
KONSULO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas; en strecxe agitita socio kiel la usonana. Sed
cxi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptigxo gxis nun
almenaux ne enpenetris; cxi tie la virinoj kontentigxas per deca
kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; sxi estis povinta
sekurigi prizorgon antaux longe, se sxi mem volus.
JOHAN TONNESEN
Vi aludas, ke sxi povus edzinigxi?
KONSULO BERNICK
Jes, krome sxi estus povinta ege favore establigxi; sxi ricevis
plurajn bonajn ofertojn; suficxe strange; senrimeda knabino, ne plu
juna, kaj krome tute sensignifa.
JOHAN TONNESEN
Sensignifa?
KONSULO BERNICK
Nu, mi ne malestimas sxin pro tio. Mi tute ne deziras sxin alia.
Sciu, -- en granda domo, kiel la nia, -- estas cxiam bone havi tian
ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazajxoj.
JOHAN TONNESEN
Jes, sed _sxi_ --?
KONSULO BERNICK
Sxi? Kiel? Nu ja, _sxi_ kompreneble ja havas suficxe por sin
interesi; sxi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne
devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja cxiuj
iun grandan aux malgrandan socion por kiu labori kaj gxin subteni.
Tiel almenaux _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu
venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Cxu vi opinias, ke estas
miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu?
PLENRAJTIGITO KRAP
(mallauxte; montras amaseton da paperoj) Cxiuj acxetkontraktoj en
ordo.
KONSULO BERNICK
Bonege! Superbe! -- Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe.
(mallauxte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu
konvinkita, ke cxio, cxio pri kio mi povos servi vin, -- nu, vi certe
komprenas min. -- Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la cxambron de la
konsulo)
JOHAN TONNESEN
(dum tempeto postrigardas lin) Hm --
(Li intencas iri en la gxardenon. Samtempe _frauxlino Bernick_
envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)
JOHAN TONNESEN
Jen, Marta!
FRAUXLINO BERNICK
Ah -- Johan, -- cxu estas vi?
JOHAN TONNESEN
Tiel frue surpiede ankaux vi.
FRAU
|