FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
jn fiksigxi, sen esti farinta pasxon kontrauxe? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio cxi frakasus min gxisfunde. JOHAN TONNESEN Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun sxi en cxi tiu urbo. KONSULO BERNICK (sekigas la sxviton de la frunto) Auxskultu, Johan, -- kaj ankaux vi, Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras gxuste en tiuj cxi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu cxi frapo direktigxos al mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaux grandan benoricxan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la infanaj jaroj. JOHAN TONNESEN Kaj se mi ne direktos la frapon kontraux vin, mi detruos mem mian tutan estontan felicxon. FRAUXLINO HESSEL Parolu dauxre, Karsten. KONSULO BERNICK Do auxskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe auxdis priparolata pasintan jaron marbordan linion? Gxi ricevis multajn, gravajn vocxojn por si cxi tie en la urbo kaj ankaux en la cxirkauxajxo; sed mi malhelpis gxin, cxar gxi malutilus al nia vaporsxiptrafiko laux la marbordo. FRAUXLINO HESSEL Cxu vi mem interesigxis en tiu vaporsxiptrafiko? KONSULO BERNICK Jes. Sed neniu kuragxis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian estimitan nomon kiel sxildon kaj sxirmilon super mi. Cetere mi estus povinta porti la perdon; sed la loko ne estus gxin portinta. Do decidigxis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata cxi-malsupren al la urbo. FRAUXLINO HESSEL Kial en tuta silento, Karsten? KONSULO BERNICK Cxu vi auxdis priparolataj la grandajn acxetojn de arbaraj proprajxoj, de minejoj kaj de akvofaloj --? JOHAN TONNESEN Jes, estas ja eksterurba asocio -- KONSULO BERNICK Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaux senvaloraj por la disaj posedantoj; ili tial estas venditaj suficxe malmultekoste. Se oni atendus gxis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj postulus malmoderajn prezojn. FRAUXLINO HESSEL Bone, bone; sed kio sekve? KONSULO BERNICK Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, -- tio, kion homo en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan nomon al kiu sin apogi. FRAUXLINO HESSEL Nu? KONSULO BERNICK Estas mi, kiu acxetis cxion. FRAUXLINO HESSEL Vi? JOHAN TONNESEN Je propra respondeco? KONSULO BERNICK
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:
BERNICK
 

KONSULO

 

HESSEL

 
FRAUXLINO
 
TONNESEN
 

ankaux

 
silento
 

staras

 
posedantoj
 

auxdis


priparolata

 

Karsten

 

flanka

 

vaporsxiptrafiko

 

fervojo

 

okazinta

 
metata
 

malsupren

 

propra

 

certigis


portinta

 
estimitan
 

sxildon

 

sxirmilon

 

flanko

 
suspekti
 

kuragxis

 

Cetere

 

decidigxis

 

internlanda


perdon

 

respondeco

 

povinta

 

akvofaloj

 

estimatan

 
nemakulitan
 
postulus
 

atendus

 

malmoderajn

 

prezojn


malsame

 

konfesi

 

malmultekoste

 
suficxe
 

eksterurba

 
asocio
 

eksplikata

 

minejoj

 

grandajn

 

acxetojn