oj la kulpulo.
SINJORINO BERNICK
(malrapide kaj treme) Karsten!
FRAUXLINO BERNICK
(same) Ahx, Johan --!
FRAUXLINO HESSEL
Jen vi fine revenkis vin mem!
(Konsternita surprizo inter la cxeestantaro.)
KONSULO BERNICK
Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojagxis. La
malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastigxis, ne povas
homa potenco kontraux-pruvi. Sed pro tio mi ne kuragxas plendi.
Antaux dek kvin jaroj mi altigxis pere de tiuj onidiroj; se mi nun
pro ili falu, pri tio cxiu ajn konsideru en si mem.
ADJUNKTO RORLUND
Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo --! (mallauxte al _sinjorino
Bernick_) Ho, kiel mi bedauxras vin, sinjorino!
HILMAR TONNESEN
Kia konfeso! Nu, jen mi diru --!
KONSULO BERNICK
Sed neniu decido cxi-vespere. Mi petas cxiu ajn iri al la sia, --
pripensi, -- rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn,
montrigxos, cxu mi perdis aux gajnis parolante. Adiaux! Mi ankoraux
havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian
konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksajxo. Tion ni cxiuj
sentas, ke tiajxo ne havas sian gxustan lokon cxi tie.
ADJUNKTO RORLUND
Certe ne. (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Sxi do estis
al mi tute maldigna. (duonlauxte al la festkomitato) Jes, miaj
sinjoroj, post tio cxi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru
en kompleta silento.
HILMAR TONNESEN
Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio --. Uf!
(La informo intertempe iris flustre de busxo al busxo. Cxiuj
partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la gxardeno.
_Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallauxta
disputo. _Hilmar Tonnesen_ sxteliras elen dekstre. En silento restas
en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick,
frauxlino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.)
KONSULO BERNICK
Betty, cxu vi havas pardonon por mi?
SINJORINO BERNICK
(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la
plej gxojan esperon dum multaj jaroj!
KONSULO BERNICK
Kiel --?
SINJORINO BERNICK
Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis
vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.
KONSULO BERNICK
(cxirkauxbrakas sxin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi
unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.
SINJORINO BERNICK
Jes, nun vi ricevu lin. -- Sinjoro Krap --!
(Sxi parolas mallauxte kun li en la fono. Li eliras tra la gxarden
|