FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
i povis fari kontraux li, kiu por vi --! KONSULO BERNICK Vi ne jugxu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hieraux. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsagxaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldonigxis; kvazauxis ke cxiuj malbonoj sturmis kontraux nin; nia firmao estis cxe ruinigxo. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kauxzis ke Johan forvojagxis. FRAUXLINO HESSEL Hm -- KONSULO BERNICK Vi certe povas imagi al vi, kiel cxiaj onidiroj cirkuligxis, kiam vi kaj li estis for. Tio cxi ne estis lia unua malsagxeco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _sxi_ ricevis gxin. Samtempe ne kasxigxis, ke nia firmao spertis malfacilajxojn pagi siajn sxuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klacxantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam sxi restis cxi tie kaj vivis en malricxeco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro cxiam pligrandigis la sumon. FRAUXLINO HESSEL Kaj vi, Karsten --? KONSULO BERNICK Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon. FRAUXLINO HESSEL Vi pluen disvastigis gxin? KONSULO BERNICK Mi ne kontrauxdiris gxin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonsxanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; cxiu ekhavus sian bonhavon. FRAUXLINO HESSEL Kaj cxiu ekhavis sian bonhavon? KONSULO BERNICK Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas. FRAUXLINO HESSEL Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas. KONSULO BERNICK Al kiu tio damagxis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni. FRAUXLINO HESSEL Vi demandas, cxu kiun gxi damagxis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, cxu vi mem ne kaptis damagxon. KONSULO BERNICK Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en cxiu ajn almenaux unu nigran punkton, kiun li devas kasxi. FRAUXLINO HESSEL Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK La socio ne havas pli bonajn. FRAUXLINO HESSEL Kiom gravas, ke tia socio subtenigxas aux ne? Pri kio temas en tio cxi? La sxajno kaj la mensogo -- kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj gxojo, en potenco ka
PREV.   NEXT  
|<   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68  
69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:
KONSULO
 

BERNICK

 

FRAUXLINO

 
HESSEL
 
firmao
 

kaptis

 
pretendis
 

bonhavon

 
damagxis
 

ekhavus


kontraux

 

rakontis

 

tempon

 

atendi

 

altrudi

 

ekhavis

 
firmaon
 

elstara

 

malbonsxanco

 

potenco


komencis

 
kontrauxdiris
 

kreditoroj

 

proksimen

 

solideco

 
momenta
 

frapinta

 

malfidon

 

gravis

 

trankviligi


damagxon

 

disvastigis

 

Ekrigardu

 

bonajn

 

Rigardu

 
gravas
 
kolonoj
 

punkton

 

nigran

 

trovos


almenaux

 

sxajno

 

mensogo

 
Mensogo
 

reveni

 
demandas
 

subtenigxas

 

neniam

 

intenco

 

onidirojn