FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
AUXLINO HESSEL Nun vi estas en timo. -- Vi iam sxatis min, vi diras. Jes, pri tio vi certigis min suficxe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero -- iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, kiu donis al vi kuragxon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol cxe la plimulto cxi-hejme. Kaj estis ja ankaux sekreto nur inter ni du; neniu povis sxercacxi pri via malbona gusto. KONSULO BERNICK Lona, kiel vi povas do kredi --? FRAUXLINO HESSEL Sed kiam vi revenis; kiam vi auxdis la mokadon, kiu hajlis super min; kiam vi spertis la ridadon super cxion, kion oni cxi tie nomis miajn absurdajxojn -- KONSULO BERNICK Vi _estis_ senkonsidera tiam. FRAUXLINO HESSEL Pleje por cxagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn geprudulojn, kiuj trotadis cxirkauxe en la urbo. Kaj kiam vi renkontis la juna alloga aktorino -- KONSULO BERNICK Estis nur danda petolajxo; nenio pli; mi jxuras al vi, ecx ne la dekono estis vero de tiu klacxo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuligxis. FRAUXLINO HESSEL Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de cxiuj, -- kaj farigxis konate, ke sxi heredus la monon post onklino, kaj ke mi ricevus nenion -- -- KONSULO BERNICK Nu, jen ni estas cxe la afero, Lona; kaj nun vi auxdu senvuale. Mi ne amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi. FRAUXLINO HESSEL Kaj tion vi diras al mi rekte antaux la okuloj? KONSULO BERNICK Jes, mi faras. Auxskultu min, Lona -- FRAUXLINO HESSEL Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti pri tio kio antauxe estis inter ni -- KONSULO BERNICK Mi devis, mi diras. FRAUXLINO HESSEL Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense. KONSULO BERNICK Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute mankis al sxi komerca kompreno. Rapide mi vokigxis hejmen de Parizo; la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej profunda sekreto: firmaon preskaux ruinigita. Jes, gxi estis preskaux ruinigita, tiu cxi malnova respektata firmao, kiu staris dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo,
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

HESSEL

 

BERNICK

 

KONSULO

 

FRAUXLINO

 

trovis

 

sekreto

 

ruinigita

 

preskaux

 

hejmen

 

petegis


nesubigebla
 

nenion

 

skribis

 
grandanimon
 

alvokis

 

kaptis

 

Auxskultu

 

havigi

 
devige
 

inklino


silenti

 

okuloj

 
rompis
 

antaux

 

senvuale

 
tenata
 

piedojn

 

firmajn

 

krizaj

 

aferojn


profunda
 

firmaon

 
generacioj
 
staris
 

malnova

 

respektata

 

firmao

 

tempoj

 

Parizo

 

trankvile


senpripense
 

vivanta

 

pentas

 

ricevus

 
komerca
 

kompreno

 

Rapide

 

vokigxis

 

mankis

 
patrino