rvistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski
haltis momenton.
Li auxdis el la salono bruon--kvazaux falon de peza objekto--lia koro
frostotremis, li tuta paligxis kaj timeme diris al la servistino:
"Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonajxo" ...
Kaj tre rapide, kvazaux el la loko de iu krimo, li ekpasxis
al la strato.
Pri unu anguleto de l'animo.
Nevena estas kolera al sia edzo--ecx ne kolera, sed pli vere
disrevita pri li. Li komencis sxajni al sxi ne tia, kia sxi kutimis
lin prezenti al si.
Kiel neniam sxi sentis sin ofendita kaj ne povis pacigxi kun la
penso, ke li kasxas ion de sxi.
"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus
foje gxin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela,
malnobla, malhonesta de lia flanko: li kasxas de mi kiel de fremda
homo, dum mi rakontas al li cxion, cxion ..." Momente sxi kaptis sin
mem en mensogo--se li estus tusxinta per trancxilo sxian koron, sxi
neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu
antaux ne longe mortis kaj forportis sxian sekreton en la tombon kun
si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris sxi, tamen
ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane sxi
trasercxadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni,
kion ekzemple li povas kasxi de sxi--nenion sxi trovis. Amanta,
delikata, bona, atenta--jen kia sxi lin konas. Tia li estis ja
hodiaux, kaj hieraux, tia certe li restosankaux dum la tuta vivo.
"Ne nur mi lin amas,--cxiuj lin estimas, lauxdas, metas lin kiel
ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraux
tio li havas sekreton, havas ... Kial cxiam, kiam mi lin trovas
sercxantan en tiu 'mistera tirkesto', li tuj gxin fermas, lia vizagxo
sxangxigxas, farigxas serioza kvazaux estas por li malagrable
lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia gxi
povas esti? ... Kaj cxu mi neniam gxin ekscios? ... Cxu en la plej
delikataj minutoj mi devos cxiam senti, ke io nin disigas, ke inter
ni estas 'io alia' ... 'iu alia ino' ... Ne, nur tio cxi estas
neebla! Je tia malnoblajxo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas
esti tiu ino? ... Mi konas cxiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ...
kaj malgraux tio estas, estas io! ..."
Tiu cxi penso gxis tia grado sxin persekutis, ke sxi aspektis kiel
malsana.
Nevena komencis vidi en songxo tiun tirkeston; kaj en sia songxo sxi
legas iajn leterojn trovitajn en g
|