lunaj ...
--Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj.
--La elspezoj po egale, lauxtigxis iu.
Cxe la penso pri la morgauxa festeno, la kompanio gajigxis kaj cxiuj
komencis rigardi cxu iu ne trompigxos regali.
Neniu decidigxis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la
restoraciestro.
--Alportu bieron!
--Kiom?
--Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.
La kompanio ridacxis gxis la oreloj.
--Kaj tio ... dauxrigis Irmov, alportu ian almangxajxon por la biero ...
nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas?
--Ankaux ili trinkas bieron, diris iu.
La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, cxiuj
tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin:
kiel ili vivas, kien ili iras, cxu ili havas distrojn.
--Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie cxi vivaj
enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ...
--Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj
de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie cxi? tutan tagon
ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie cxi kaj la unuan de cxiu
monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ...
--Ne estas tute tiel ... cxu ni ne gardas la landlimon! La serboj ...
ni ekauxdas ion, preparas sin kontraux Auxstrio ...
--Ili preparas porkajn kolbasojn por Auxstrio ... Ci demandu nin, la
mizerulojn. Tutan monaton ci cxirkauxiru la regionon, tage ci ne havas
tempon mangxi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas,
kaj kiam ci iras, oni ne pagas, cxiam amikoj estis ... konatuloj.
Kvazaux la medicino havas ion komunan kun la amikeco.
--Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.
--Kiel gxi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50
frankojn ci ne povas enspezi monate. La cxi tieaj homoj estas tiaj,
ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.
--Do, la salajro ne suficxas?
--Por pano ne suficxas, kaj vi ja scias, la scienco marsxas, ne
atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektigxoj.
--Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun cxi jaron ci
prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel sxajnas al ci? Puran monon da
236 frankoj 36 centimoj, turnu gxin cxiel, restas cxiam tiel. La tuta
regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la
homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edzigxofesto monon ci ne
havas, auxdigis sin la jugxisto.
|