revas.
--Ni revenu tiam en primitivan staton?
--Kial ni revenos, kvazaux ni ne estas en gxi nun! ... Auxskultu, Irmov,
ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto.
Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo gxis
la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per gxi mi spiras, sentas,
vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi
estas ricxa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne
estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu cxi mondo. Jen, vi
timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj
konstruajxoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne
timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la
hxolero aux li? Morgaux mi fermu miajn okulojn, cxio povos renversigxi.
Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jugxejoj ... kaj tiujn cxi
aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi
montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed suficxas
tiom ... nun ni vespermangxu, kaj _en attendant_ ni glutu po
unu--cxu vi trinkos konjakon aux prunbrandon?
--Al mi estas egale ...
Linovski plenigis la glasojn.
--Je via sano ... kaj jen ankaux almangxajxo, ne gxenu vin, mi tre
gxojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi
estas iom malagrabla tiu cxi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo
ja estas tia. Cxiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone
estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu cxi mondo, kiam
gxi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Cxu vi
opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaux pianisto ... ne ekzistas
tiajxo. Vi demandos, kial mi gxin acxetis? por la edzino, la
infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi gxin acxetis ... pro plezuro:
la tuta regiono scias, ke nur cxe mi estas piano.
Tiumomente en la cxambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski
sxin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj,
ne volante, jxetis rigardon al Linovski.
Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj
okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaux cxi tion en la vivo ni
elektis, kiel decas."
La vespermangxo komencigxis. Ili mangxis, trinkis kaj al la fino de
l'vespermangxo Linovski estis jam duonebria. Li komencis ecx insulti,
ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara cxambro auxdigxis
vocxo de infano kaj la sinjorino eliris e
|