--Kial ci ne farigxas advokato?
--Mi ja farigxos ... Ankoraux du jaroj restas al mi gxis pensiuligxo.
Unuvorte, estis ecx ne unu kontenta homo--cxiuj estis ofenditaj
de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.
--Mi komprenas, dauxrigis la kapitano, ni aux devas havi armeon kiel
decas, aux oni gxin maldungu. La armeo estas cxio por la regno. Oni
devas memori, ke la oficiro ne estas sxtata. Se vi volas pacon, preparu
vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn.
--Antaux cxio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj
urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la
kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.
--La fina celo de cxio estas la justeco--al ni venas kaj sxtataj, kaj
militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu
filozofo, tenas sian tutan sxiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj
magistratoj. Jen kial la situacio de l'jugxisto devas esti plej multe
asekurita.
En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilagxoj. Auxskultante
ilin, li ne kuragxis plendi: li hontis diri antaux tiom da homoj kian
salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion
en favoro de l'bulgara popolinstruisto.
Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la
interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti
diversajn bulgarajn sxercojn kun loka koloro. Cxe kelkaj pli fortaj
pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro
de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov
trian fojojn mendis bieron kaj pozitive cxarmis cxiujn. Kelkiuj ecx
demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.
--He, tio, la verkistoj estas malsxparuloj, tramurmuris iu al
sia najbaro.
--Kompreneble, sagxon ili havas senpage; li sidigxas, skribacxas ion
fusxe, iun mokajxon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj
romanoj konstruis domojn.
--Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.
Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn
ciganojn, vekis ilin kaj komencigxis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel
entuziasmigxis, ke gxi elkriis ecx "hura", kiam Irmov deklaris al la
restoraciestro, ke hodiaux li pagas cxion.
--Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas cxi
tie pli gxuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi cxion.
--Kiu lin devigas, li mem volas ...
--Ne decas, ankaux ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni?
|